Project Gutenberg's Inaŭgura parolado de Barack Obama, by Barack Obama This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re ― use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.net

Release Date: May 25, 2009

Inaŭgura parolado de Barack Obama

20 ― a de januaro, 2009

Kunlabore tradukis diversaj volontuloj



Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro la tasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la oferoj de niaj antaŭuloj.

Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, (aplaŭdo) kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum ĉi tiu transdono.

Kvardek kvar Usonanoj jam ĵuris kiel prezidanto. La vortoj estis parolitaj kaj dum leviĝantaj tajdoj de prospero, kaj dum la trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la ĵuron inter kuniĝantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj, Usono persistis ― ne nur pro lerteco aŭ vizio de altranguloj, sed ĉar ni la usonpopolo

Tiel estis; tiel devos esti kun ĉi tiu generacio de usonanoj.

Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia nacio militas kontraŭ vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio severe malfortiĝis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed ankaŭ pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdiĝis, laborpostenoj malaperis, negocoj fermiĝis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj lernejoj malhelpas tro multajn ― kaj ĉiu tago plue montras, ke niaj manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endanĝerigas nian planedon.



1 из 8