
Jen la indikoj de krizo, laŭ datumoj kaj statistikoj. Malpli mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.
Hodiaŭ mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile aŭ dum mallonga tempo, tamen sciu ĉi tion, Usono: Ili estos superitaj! (aplaŭda paŭzo)
Ĉi-tage, ni kuniĝas ĉar ni elektis esperon super timo, unuecon de celo super konflikto kaj malakordo. Ĉi-tage, ni venas por deklari finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontraŭriproĉoj, kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn. Ni restas juna nacio. Sed laŭ la bibliaj vortoj,
Venas la tempo por reaserti nian daŭran spiriton, elekti pli bonan historion, antaŭenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio ke ĉiuj estas egalaj, ĉiuj estas liberaj, kaj ĉiuj meritas ŝancon preni sian plenan mezuron de feliĉo. (pli longa aplaŭda paŭzo)
Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco neniam estu supozata. Oni devas gajni ĝin per faroj. Nia vojaĝo neniam konsistis el facilaj vojoj aŭ kontento kun malpli. Ĝi ne estis la vojo por la malkuraĝaj, por tiuj preferantaj ripozon pli ol laboron, aŭ avarantaj sole la plezurojn de riĉoj kaj famo. Male, estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de aĵoj ― iuj famaj, sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro ― kiuj suprenportis nin laŭ la longa malfacila vojo al prosperon kaj liberon.
Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedaĵojn kaj vojaĝis trans oceanoj serĉante novan vivon. Por ni, ili laboregis en ŝvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo, kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.
