
Ni honoras ilin, ne nur ĉar ili estas gardistoj de nia libereco, sed ĉar ili enkorpigas la spiriton de servo ― volontemon trovi signifon en io pli granda ol si mem.
Tamen dum ĉi tiu momento, momento kiu difinos generacion, estas precize tiu spirito, kiu estu en ni ĉiuj . Kiom ajn registaro povas fari, kaj devas fari, estas finfine la fido kaj rezoluteco de la usonanoj de kio nia lando dependas. Ĝi estas la kompato endomigi nekonaton kiam digoj krevas, la sindonemo de laborantoj kiuj preferus redukti siajn laborhorojn ol vidi amikon perdi laboron, kiuj gvidas nin tra niaj plej mallumaj horoj. Estas la kuraĝo de fajrbrigadistoj sturmi ŝtuparon fumplenan, sed ankaŭ la vartemo de gepatroj al infanoj, kiuj finfine decidas nian sorton.
Niaj defioj eble estas novaj. La iloj por alfronti ilin eble estus novaj. Sed la valoroj de kiuj nia sukceso dependas ― honesto kaj diligenteco, kuraĝo kaj justo, toleremo kaj scivolo, lojaleco kaj patriotismo ― tiuj estas malnovaj. Tiuj valoroj estas veraj. Ili estis la serena forto de progreso tra nia historio.
Necesas do reveno al tiuj veroj. Neceso al ni nun estas nova epoko de respondeco ― agnosko de ĉiu usonano, ke ni havas devojn al ni mem, nia lando, kaj la mondo; devojn, kiujn ni ne plende akceptas, sed anstataŭe prenas ĝoje, firme kun la scio ke estas nenio pli kontentiga al la spirito, pli difinanta nian naturon, ol dediĉi nin plene al malfacila tasko.
Jen la prezo kaj la promeso de civitaneco. Jen la fonto de nia memfido ― la scio, ke Dio alvokas nin formi necertan sorton. Jen la signifo de nia libereco kaj nia kredo, kial viroj kaj virinoj kaj infanoj de ĉiu raso kaj ĉiu kredo povas aliĝi la feston trans ĉi tiu grandioza placo; kaj kial viro kies patro, antaŭ malpli ol 60 jaroj, eble ne ricevus servon en loka restoracio nun povas stari antaŭ vi por fari plej sanktan ĵuron. (longa aplaŭda paŭzo)
