
Ĉar ni scias, ke nia diversa heredaĵo estas forto, ne malforto. Ni estas nacio de kristanoj kaj islamanoj, judoj kaj hinduoj, kaj nekredantoj. Ni estas formigita de ĉiu lingvo kaj kulturo, tirita de ĉiu angulo de ĉi tiu Tero, kaj ĉar ni gustumis la amaran feĉon de civila milito kaj apartismo, kaj eliris de tiu malluma ĉapitro pli fortaj, kaj pli unuigitaj, ni tial kredas, ke la malnovaj malamoj iam pasos, ke la linioj de tribo baldaŭ solviĝos; ke dum la mondo malgrandiĝas, nia komuna homeco aperigos sin; kaj ke Usono ludu sian rolon por enkonduki novan epokon de paco.
Al la islama mondo, ni serĉas novan vojon antaŭen, baze de reciproka intereso kaj reciproka respekto. Al tiuj estroj ĉirkaŭ la terglobo, kiuj klopodas semi konflikton, aŭ kulpigi pri siaj sociaj problemoj la Okcidenton, sciu ke viaj popoloj juĝos vin per tio, kion vi konstruas, ne kion vi detruas. (aplaŭda paŭzo)
Al tiuj, kiuj tenas potencon per korupto kaj trompo kaj subpremo de protesto, sciu, ke vi estas sur la malĝusta flanko de historio, sed ni etendos manon se vi konsentas malfermi vian pugnon. (aplaŭda paŭzo)
Al la popoloj de malriĉaj landoj, ni promesas labori kune kun vi por burĝonigi viajn plantejon kaj por fluigi purajn akvojn; por nutri malsategajn korpojn kaj eduki avidajn mensojn. Kaj al tiuj nacioj kiel nia, kiuj ĝuas relativan abundon, ni diras ke ni ne plu povas ignori suferojn ekster niaj landlimoj, nek povas konsumi la materialojn de la mondo ignorante la efikon. Jen la mondo ŝanĝiĝis, kaj ni ŝanĝiĝu kun ĝi.
Dum ni konsideras la rolon disvolviĝantan antaŭ ni, ni memoras kun humila dankemo tiujn kuraĝajn usonanojn, kiuj nun patrolas forajn dezertojn kaj distancajn montojn. Ili havas ion por rakonti al ni, kiel la falintaj herooj kiuj kuŝas en Arlington
