Kojonov Luĉjo

Antaŭparolo de la tradukinto

Kojonov Luĉjo (originala titolo: Luk a Mudiŝĉev ) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo ĉiam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis ĝin parkere.

La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Ĝi estas amuza (ankaŭ am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualiĝis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn…

Tiu ĉi poemo, samkiel ĉiuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov – fama poeto de XVIII jc., kies multaj versaĵoj estas vere ŝokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Luĉjo mem devis naskiĝi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.

La stilo kaj metriko de Luĉjo estas tipaj por la epoko de A. Puŝkin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puŝkin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio, Jezerskij, Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en ĝi eventoj okazas, ĉirkaŭ 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn aŭtorojn, des pli se temas pri tia genio kiel Puŝkin (1799–1837). Evidente, la aŭtoro de Luĉjo konis la menciitajn poemojn de Puŝkin ankoraŭ en manuskriptoj (ĉar Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Puŝkin. Probable la aŭtoro de Kojonov Luĉjo estas la frato de Aleksandr Puŝkin – Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.



1 из 9