
Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antaŭ 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ĝi estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri antaŭaj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.
Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fuŝaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restaŭri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskaŭ neebla kaj oni povas pri tio bedaŭri, sed povas ankaŭ ĝoji – ja tio pruvas, ke la poemo iĝis vere popola kreaĵo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ĉiam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis – mi penis konsideri dum la tradukado ĉiujn versiojn.
La poemo estas verkita per simpla parola lingvaĵo. Specialaj rusaj realaĵoj en ĝi preskaŭ ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «verŝok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita ankaŭ en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgraŭ ĉiuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis ĝis nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.
En la genealogio de Luĉjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:
Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;
Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Eŭropo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe – provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontraŭ Svedio;
