LA AVENTURO DE LA DANCANTOJ

de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE DANCING MEN]

desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

Holmso silente sidiĝis iom da tempo kun sia longa svelta dorso kurbigita super ĥemia ujo en kiu li faris aparte odoraĉan produkton. Lia kapo sinkiĝis surbruste, kaj laŭ mi li aspektis kiel stranga magra birdo kun malhela griza plumaro kaj nigra hupo.

“Do, Vatsono,” diris li subite, “ĉu vi ne proponas investi en Sud-Afrikaj obligacioj?”

Mi eksaltis pro mirego. Mi alkutimiĝis al la kurioza lerteco de Holmso, sed ĉi tiu subita entrudo en miaj plej intimaj pensoj estis tute ne klarigeble.

“Kiel diable vi scias tion?” mi demandis.

Li turnis sin sur sia skabelo kun vaporiĝa provtubo en la mano kaj petolema glimbrilo en la okuloj.

“Nu, Vatsono, konfesu, ke vi estas tute konsternata,” diris li.

“Mi tiele konfesas.”

“Mi devus igi vin subskribi al tio.”

“Kial?”

“Ĉar post kvin minutoj vi diros ke tio estas absurde simpla.”

“Mi certas ke tian mi ne diros.”

“Vi vidu, mia kara Vatsono” — li enrakigis la provtubon kaj komencis lekcii per mieno de profesoro antaŭ klasanoj — “ne estas tre malfacile rekonstrui serion de induktoj, ĉiu el ili dependa de la ĉi-antaŭa kaj ĉiu en si mem simpla. Se, tiel farante, oni kaŝas la mezserion de induktoj kaj prezentas nur la komencopunkton kaj konkludon, oni produktu konsternantan, kvankam eble meretricecan efikon. Nu, ne estas malfacile per inspektado de la foldo inter viaj maldekstra montrofingro kaj dikfingro por esti certe ke vi ne proponas investi vian malgrandan kapitalon en la orominoj.”

“Mi ne komprenas la rilaton.”

“Eble ne; sed mi povas rapide montri la rilaton. Jen la mankantaj eroj de tre simple ĉeno: 1. Kretopolvo estis inter la maldekstra montrofingro kaj dikfingro kiam vi revenis de la klubo lastan vesperon. 2. Vi metas kreton tie kiam vi bilardas por stabiligi la bastonon. 3. Vi bilardas nur kun Turstono.



1 из 24