“Kiel absurde simpla!” mi kriis.

“Ĝuste!” diris li iomete ĉagrenata. “Ĉiu problemo iĝas tre infaneca kiam fine oni klarigas. Jen estas alia ne jam klarigita. Kion vi komprenas pri tio, amiko Vatsono?” li ĵetis paperon surtablen, kaj returnis sin al sia ĥemia analizo.

Mi mirege rigardis la absurdajn hieroglifojn sur la papero.

“Nu, Holmso, estas infana desegnaĵo,” mi kriis.

“Ho, tiele vi opinias!”

“Kiu alia ĝi povas esti?”

“Tion s-ro Hiltono Kubito de Rajdingtorpa Domego,

Oni aŭdis pezajn surŝtuparajn paŝojn kaj tuj eniris altstatura ruĝhaŭta razita sinjoro, kies klaraj okuloj kaj ruĝaj vangoj atestis al vivo malproksima al la nebuloj ĉe Bakerstrato. Li ŝajnis venigi bloveton de la forta, freŝa aero de la orienta marbordo kiam li eniris. Manpremante nin li estis eksidonta sin, kiam liaj okuloj trovis la paperon kun la kuriozaj figuroj, kiun mi ĵus ekzamenis kaj surtable lasis.

“Nu, s-ro Holmso, kion vi opinias pri tio?” li kriis. “Oni diras ke vi ŝatas strangajn enigmojn kaj mi ne opinias ke vi povas trovi pli strangajn ol tio. Mi sendis la paperon antaŭ mi por ke vi havu tempon por ekzameni ĝin antaŭ ol mi venas.”

“Ĝi certe estas kurioza afero,” diris Holmso. “Unuavide ŝajnis ia infana petolaĵo. Ĝi konsistas el kelkaj absurdaj malgrandaj figuroj dancantaj trans la papero. Kial vi grave taksas tiom groteskan aferon?”

“Mi ne, s-ro Holmso, sed mia edzino. Ŝi ĝismorte teruras. Ŝi diras nenion, sed mi povas vidi la teruron en ŝiaj okuloj. Do mi deziras eltrovi la kialon.”

Holmso levis la paperon por ke la sunlumo plene brilu sur ĝi. Ĝi estis paĝo elŝirita el kajero. La markojn oni perkrajone faris, kaj ĝi tekstis:



2 из 24