
“Ĉu estas soleca etbieno?”
“Tre soleca, sinjoro.”
“Eble tie oni ne jam aŭdas pri tiu, kiu okazis dum la nokto, ĉu?”
“Eble ne, sinjoro.”
Holmso pensis momente, tiam kurioza rideto aperis sur la vizaĝo.
“Selu ĉevalon, mia knabo,” diris li. “Mi deziras ke vi venigu noton al la Ludovika etbieno.”
Li elpoŝigis paperojn pri la dancantoj. Dissternante ilin antaŭ si, li verkis iom da tempo ĉe la studeja tablo. Fine li transdonis noton al la knabo, kaj ordonis lin transdoni ĝin en la manon de la adresito, kaj aparte ne respondi al iu ajn demando. Mi vidis la eksteron de la noto adresitan per kaduka neregula manskribado, tre malsimila al la kutima preciza manskribado de Holmso. Estis adresita al s-ro Abĉjo Slanio, Ludovika Etbieno, Orient-Rustono, Norfolko.
“Mi opinias, inspektoro,” Holmso rimarke diris, “ke vi prefere devus telegrafi por eskorto, ĉar se mi pravas, vi havu aparte danĝeran krimulon venigi en la graflandan malliberejon. La knabo kiu portas la noton, povas sendube plusendi la telegramon. Se ekzistas posttagmeza vagonaro, Vatsono, mi opinias ke ni devas veturi Londonon, pro tio ke mi devas fini ĥemian analizon tre interesan, kaj ĉi tiu enketo rapide finiĝas.”
Kiam foriris la junulo kun la noto, Ŝerloko Holmso, ordonis la geservistojn ke se iu ajn vizitos demandante pri s-ino Hiltono Kubito, neniun informon oni donu pri ŝia kondiĉo, sed oni konduku la vizitanton en la salonon. Li plej serioze emfazis ĉi tiujn punktojn. Fine li kondukis nin en la salonon, rimarkante ke la afero nun estas preter nia regpovo, kaj ni devas pasi tempon ĝis ni vidos tion, kio atendas nin. La kuracisto iris al sia paciento kaj nur la inspektoro kaj mi restis.
“Mi opinias ke mi povas helpi al vi pasi horon laŭ interesa kaj profitodona maniero,” diris Holmso, tirante sian seĝon al la tablo, kaj dissternante antaŭ si la variajn paperojn sur kiuj oni registris la burleskaĵojn de la dancantoj.
