“Mi certas ke mi ne povas tion diri, sinjoro.”

“Mi kredas ke estas sendube tiel. Mi certe opinias, ke nun ni jam elĉerpis ĉion en la ĉambro. Se vi bonvolu veni kun mi, ni malkovros, kian freŝan evidentaĵon la ĝardeno donos al ni.”

Florbedo etendis ĝis la studeja fenestro, kaj ni ĉiuj ekkriis dum ni alproksimiĝis. Oni tretis la florojn, kaj la molan grundon oni surpremis ĉie per piedsignoj. Estis grandaj, viraj piedoj kun kuriozaj akraj ŝuantaŭoj. Holmso serĉis ĉie inter la herbo kaj folioj kiel ĉashundo. Tiam kun krio de kontento, li klinis antaŭen kaj alprenis etan latunan cilindron.

“Tiele mi opiniis,” diris li; “la revolvero havas elĵetilon, kaj jen la tria kartoĉo. Mi vere opinias, ke nia kazo preskaŭ finiĝas.”

La vizaĝo de la kamparo inspektoro montris miron pri la rapida kaj lerta progreso de Holmso. Komence li emis montri inklinon aserti sian propran opinion, sed nun li estis venkita per admirado, kaj emis sekvi sendemande kien ajn Holmso kondukos.

“Kiun vi suspektas?” li demandis.

“Mi klarigos tion poste. Estas kelkaj punktoj pri ĉi tiu problemo, kiujn mi ne jam povas klarigi al vi. Nun kiam mi tiom progresas, mi devus prefere procedi laŭ mia propra maniero, kaj tiam klarigi la tutan aferon al vi ĉiuj.”

“Ĝuste kiel vi deziras, s-ro Holmso, se ni kaptos nian homon.”

“Mi ne deziras fari misterojn, sed ne eblas multe diskuti kiam ni devas agadi. Mi tenas la fadenojn de ĉi tiu afero en la mano. Eĉ se ĉi tiu sinjorino neniam rekonsciiĝos, ni povas tamen rekonstrui la eventojn de la antaŭa nokto, kaj certigi ke oni venigu la murdinton al justico. Antaŭ ĉio mi deziras scii ĉu ekzistas iu gastejo konata kiel ‘Ludoviko’?”

Oni pridemandis la geservistojn, sed neniu sciis pri tia. La stabloknabo ĵetis lumon sur la aferon ĉar li memoris ke estas etbienulo tiel nomata, kiu loĝas iom da distanco for, en la direkto de Orient-Rustono.



15 из 24