
“Ne.”
“Mi supozas ke estas kvieta loko. Iu freŝa vizaĝo igus komenton, ĉu ne?”
“En la apuda najbarejo, jes. Sed estas kelkaj malgrandaj drinkejoj ne tre malproksime, kaj tieuloj gastigas.”
“Ĉi tiuj hieroglifoj evidente signifas ion. Se estas nur arbitra signifo, ni eble ne povas solvi. Se, aliflanke, estas sistemo, mi ne dubas ke ni atingos la solvon. Sed tiu ĉi aparta specimeno estas tiel mallonge ke mi povas fari nenion, kaj la faktoj, kiujn vi rilatas, estas tiel nedefinitivaj ke ni havas neniun bazon por enketo. Mi sugestus ke vi revenu Norfolkon, ke vi vigle gvatu, kaj ke vi faru ekzaktajn kopiojn de iuj ajn freŝaj dancantoj, kiuj aperu. Mi milfoje bedaŭras ke vi ne havas ekzemplon de tiuj, kiujn oni perkrete skribis sur fenestra sojlo. Enketu diskrete ankaŭ pri iuj ajn fremduloj en la najbarejo. Kiam vi kolektos freŝajn indikaĵojn, venu denove. Jen mia plej bona konsilo, s-ro Hiltono Kubito. Se estos iu ajn urĝa rivelado, mi ĉiam pretos veni al vi en via Norfolka hejmo. La intervjuo igis Ŝerlokon Holmson tre pensema, kaj kelkfoje dum la sekvantaj tagoj li eltiris la paperon el sia notlibro kaj vigle esploris la kuriozajn figurojn. Li ne aludis la aferon, tamen, ĝis post ĉirkaŭ semajnduo. Mi estis elironta kiam li petis min reveni.
“Prefere vi restu, Vatsono.”
“Kial?”
“Ĉar mi ricevis telegramon de Hiltono Kubito ĉi-matenon. Vi memoru Hiltonon Kubiton de la dancantoj, ĉu ne? Li estis atingonta Liverpola straton je 1:20. Li alvenu tre baldaŭ. Mi komprenas pro lia telegramo ke estas iuj novaj kaj gravaj incidentoj.”
Ni ne devis longe atendi, ĉar nia Norfolka bienulo venis rekte de la stacidomo tiom rapide kiom kabrioleta kabo povas venigi lin. Li aspektis maltrankvila kaj deprimata kun lacaj okuloj kaj falta frunto.
“Tiu ĉi afero agacas min, s-ro Holmso,” diris li, dum li sinkis, kiel laciĝulo sur brakseĝon. “Estas sufiĉe malbona senti ke vi estas ĉirkaŭita de nevidataj kaj nekonataj homoj, kiuj konspiras kontraŭ vi, sed kiam, aldone, vi scias ke oni laŭgrade mortigas vian edzinon, tiam igas pli ol oni povas suferi. Ŝi forvelkadas antaŭ miaj okuloj.”
