“Nu, jen la stranga parto de la rakonto. Antaŭ ĉirkaŭ semajno — estis mardo lastan semajnon — mi trovis ion sur fenestra sojlo — plurajn absurdajn etajn dancantojn kiel tiujn surpaperajn. Ilin oni perkrete skribaĉis. Mi opiniis ke la stabloknabo desegnis ilin, sed li ĵuras ke li scias nenion pri ili. Iel ajn, ili aperis dum nokto. Mi forpurigis ilin, kaj mi nur menciis la aferon al mia edzino poste. Al mia surprizo, ŝi taksis tion tre grave, kaj petegas ke mi sciigu ŝin se aliaj aperos. Nenio aperis dum la venonta semajno kaj tiam hieraŭan matenon mi trovis ĉi tiun paperon sur la ĝardena sunhorloĝo. Mi montris ĝin al Elsa, kaj ŝi svenis. De tiam ŝi aspektas kiel sonĝulino, duone stupora kaj kun teruro ĉiam kaŭranta en la okuloj. Do mi skribis al vi kaj sendis la paperon, s-ro Holmso. Ne estas afero por la polico, pro tio ke oni nur ridas, sed vi diros al mi kion mi devas fari. Mi ne estas riĉulo, sed se iu ajn danĝero minacas mian karulinon, mi pagus mian lastan pencon por ŝirmi ŝin.”

Li estis nobla estaĵo, ĉi tiu viro de malnova Anglio, honesta, kaj milda kun grandaj seriozaj bluaj okuloj kaj larĝa belaspekta vizaĝo. Li mienas sian amon por sia edzino kaj sian konfidencon al ŝi. Holmso aŭskultis lian rakonton plej atente, kaj nun li silente sidis iom da tempo.

“Ĉu vi ne opinias, s-ro Kubito,” diris li fine, “ke via plej bona plano estas rekta petego al via edzino, ke ŝi rivelu sian sekreton al vi?”

Hiltono Kubito vigle kapneis.

“Mi jam faras promeson, s-ro Holmso. Se Elsa deziras diri al mi, ŝi jam diris. Se ne, mi ne igas ŝin konfidenci al mi. Sed eble mi povas fari ion alian.”

“Do plej certe mi helpas al vi. Unue, ĉu vi aŭdis pri fremduloj en via najbarejo?”



4 из 24