
“Estis sur malsama panelo de la pordo.”
“Bonege! Tio estas multe pli grave por nia intenco. Tio esperigas min. Nu, s-ro Hiltono Kubito, bonvolu daŭrigi vian tre interesan rakonton.”
“Mi jam diras ĉion, s-ro Holmso, krom ke mi koleris kontraŭ mia edzino tiun nokton pro tio ke ŝi malebligis min kapti la kaŭrantan friponon. Ŝi diris ke ŝi timegas pro mia sekureco. Por momento venis en mian kapon ke eble tio, pro kio ŝi vere timegis, estas lia sekureco, ĉar mi ne povas dubi ke ŝi konas tiun, kiu estis tie, kaj tion, kion li intencas per tiuj strangaj signoj. Sed estis tono en ŝia voĉo, s-ro Holmso, kaj aspekto en ŝiaj okuloj kiuj malpermesis dubi, kaj mi certas ke estas ja mia propra sekureco kiun zorgis ŝi. Jen la tuta kazo, kaj nun mi deziras vian konsilon rilate al tio, kion mi devas fari. Mi deziras kaŝigi ses-sep el miaj dungatoj en la arbedo, kaj kiam ĉi tiu ulo venos denove, ni donos al li tian batadon ke li neniam revenos.”
“Mi timas ke estas tro grava kazo por tia rimedo,” diris Holmso. “Kiom longe vi restos en Londono?”
“Mi devas reveni hodiaŭ. Mi nepre ne lasu mian edzinon sole dum la nokto. Ŝi estas tre nervoza, kaj petegis ke mi revenu.”
“Mi devas diri ke vi pravas. Sed se vi povus resti, eble mi povus reveni kun vi post unu-du tagoj. Dume vi postlasu ĉi tiujn paperojn, kaj mi opinias ke plej probable mi povos viziti vin baldaŭ kaj ĵeti iom da lumo sur vian kazon.”
Ŝerloko Holmso retenis sian profesian mienon ĝis forlasis nia vizitanto, kvankam mi facile sciis, pro tio ke mi tiel bone konas lin, ke li estis profunde ekscitita. Tiun momenton kiam la larĝa dorso de Hiltono Kubito malaperis tra la pordo mia kunulo hastis tablen, kaj disternis la paperojn enhavantajn la dancantoj antaŭ si, kaj komencis komplikan kalkuladon. Dum du horoj mi observis lin dum li plenigis paperon post papero per figuroj kaj literoj, tiel tute absorbita en sia laboro, ke li jam evidente forgesis mian ĉeeston.
