
Mi devas diri ke mi estas scivolemega, sed mi sciis ke Holmso preferas riveli kiam li mem pretas, do mi atendis ĝis li opiniis taŭge por sciigi min.
Sed la respondo de la telegramo prokrastis. Ni malpacience atendis dum du tagoj, dume Holmso atendante respondis ĉiun sonoriladon. Je la vespero de la dua tago alvenis letero de Hiltono Kubito. Ĉe li ĉio estas en ordo, krom tio ke surskribon oni aperigis tiun matenon sur la piedestalo de la sunhorloĝo. Li kunsendis kopion, kiu estas sube reproduktita:

Holmso studis la groteksan frison kelke da tempo, kaj tiam subite surpiediĝis ekkriante pro surprizo kaj konsterno. Li estis tre anksia.
“Ni tro prokrastas ĉi tiun aferon,” li diris. “Ĉu estas vagonaro al Nord-Valsamo ĉi-vesperon?”
Mi serĉis en la horaro. La fina ĵus foriris.
“Do ni matenmanĝos frue kaj veturos per la plej frua morgaŭ matenon.” diris Holmso. “Oni urĝe bezonas nin tie. Ha! jen la atendata kablogramo. Atendu momenton, mi petas, s-ino Hudsono eble estos respondo. Ne, ĝuste kiel mi atendis. Laŭ tiu ĉi mesaĝo estas eĉ pli urĝa ke ni tuj sciigas Hiltonon Kubiton pri aferoj, ĉar nian simplan Norfolkan bienulon oni implikas en tre danĝera reto.”
Do, ja tiele montriĝis, kaj mi venas al la malhela konkludo de rakonto kiu antaŭe ŝajnis al mi nur infaneca kaj bizara. Mi spertis denove ke mi estas plenigita per konsterno kaj teruro. Mi deziras ke mi havu iun pliplaĉan por miaj legantoj, sed mi kronikas faktojn, kaj mi devas sekvi la strangan eventoĉenon ĝis la malhela krizo, kiu iom da tempo igis Rajdingtorpan Domegon konata laŭlonge kaj laŭlarĝe en Anglio.
