
Arthu Conan Doyle. La aventuro de La Sangofagoj
[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE COPPER BEECHES]
desegnaĵoj de Sidney Paget el la angla tradukis Darold Booton
― Al la amanto de la arto pro ĝia bono mem, ― rimarke diris Ŝerloko Holmso, flankenĵetante la reklamilon de la Ĉiutaga Telegrafo, ― ofte estas per la plej malgrava kaj plej humila manifestado ke oni derivas la plej fervoran plezuron. Plaĉas al mi observi, Vatsono, ke vi komprenas ĉi tiun veron tiomgrade ke en ĉi tiuj registretoj de niaj kazoj, kiujn vi bonvole jam verkis, kaj, mi devas diri, kelkfoje ornamis, vi elstarigis ne tiom multe la multajn causes célèbres
― Kaj tamen, ― li diris ridetante, ― mi povas ne tute malkulpigi min mem de la imputo de sensaciismo al kiu oni taksas miajn registrojn.
― Vi eble eraris, ― li observeme diris, alprenante ardan braĝeron per la prenilo kaj bruligante la longan ĉerizolignan pipon, kiu kutime anstataŭas lian argilan kiam li havas kontraŭan humoron anstataŭ mediteman ― Eble vi eraris en via klopodo meti koloron kaj vivon en ĉiujn viajn asertojn anstataŭ limigi vin mem al la tasko registri tiun akran rezonadon de la kaŭzo ĝis la efiko, kiu estas vere la nura notinda trajto pri la afero.

― Ŝajnas al mi ke mi pritraktis vin per la plena justeco en la afero. ― mi rimarke diris iom malvarme, ĉar mi estis mallogita per la egoismo, kiun mi kelkfoje observis pri la unika karaktero de mia amiko.
― Ne, ne estas la egoismo aŭ la orgojlo, ― li responde diris, kiel kutime, al miaj pensoj anstataŭ al miaj vortoj. ― Se vi pretendas plenan justecon por mia arto, estas pro tio ke tio estas ne persona afero preter mi mem. La krimo estas ofta. La logiko estas malofta. Sekve vi devus emfazi la logikon anstataŭ la krimon. Vi jam degradis tion, kio devus esti kurso de lekcioj en serion de rakontoj.
