
Estis malvarma fruprintempa mateno, kaj post kiam ni matenmanĝis, ni ambaŭflanke sidis apud ĝojiga fajro en la malnova ĉambro ĉe Bakerstrato. Densa nebulo rolis inter la vicoj de grizbrunaj domoj, kaj la kontraŭaj fenestroj duonaperis kiel malhelaj, senformaj makuloj tra la densaj flavaj nebulkronoj. Nian lumgason oni lumigis kaj la lumo brilis sur la blankan tablotukon kaj glimbrilon de fajenco kaj metalo ĉar oni ne jam prilevis la tablon. Ŝerloko Holmso silente sidadis dum la tuta mateno, daŭre legante la reklamrubrikojn de kelkaj ĵurnaloj ĝis fine laŭŝajne li ĉesis sian esploron. Li jam eliĝis en ne tre dolĉa humoro por riproĉi min pri miaj literaturaj difektoj.
― Samtempe, ― li diris post paŭzo, dum kiu li eksidiĝis fumante sian longan pipon kaj fiksrigardante en la fajron. ― Oni apenaŭ povas kulpigi vin per indikto pri sensaciismo, ĉar el ĉi tiuj kazoj, en kiuj vi afable interesigis vin mem, multaj tute ne pritraktas krimon, laŭ leĝa senco. La malgranda afero en kiu mi penis helpi al la reĝo de Bohemio, la kurioza okazo de f-ino Maria Sudlando, la problemo alligita kun la viro kun la tordita lipo, ― La fino eble estu tiele, ― mi respondis, ― sed la metodoj, kiujn mi uzas, estas originalaj kaj interesigaj. ― Ts, mia kara ulo, kio gravas pri la pli subtilaj nuancoj de dedukto al la publiko, la granda neobservema publiko, kiu apenaŭ ne povas distingi la teksaĵiston per la dento Ĝi datiĝis la antaŭan vesperon ĉe Placo Montaguo, kaj tekstis: ESTIMATA S-RO HOLMSO: Mi deziras konsulti kun vi pri tio, ĉu mi devus aŭ ne akcepti guvernistinan oficon, kiun oni proponis al mi. Mi vizitos vin je duono post la deka morgaŭ, se mi ne ĝenos al vi. Via sincere, VIOLA HUNTERO. ― Ĉu vi konas la junulinon? ― mi demandis. ― Ne mi. ― Estas nun duono post la deka.
