― Min veturigis mia ĉiam afabla dunganto, kaj li prezentis min tiuvespere al sia edzino kaj la infano. Ne estas vera tio, kion ni konjektis en viaj ĉambroj en Bakerstrato, s-ro Holmso. S-ino Rukastelo ne estas freneza. Mi trovis ke ŝi estas silentema, palvizaĝa virino, pli multe juna al sia edzo, ne pli ol tridekjaraĝa, mi opinias, dum li estas almenaŭ malpli ol kvardekkvinjaraĝa. De ilia interparolo mi konkludis ke ili jam geedziĝas proksimume sep jarojn, ke li estis vidvo, kaj ke lia sola infano de la unua edzino estas filino, kiu iris Filadelfion. S-ro Rukastelo private diris al mi ke la kialo por ŝia foriro estas neracia antipatio al ŝia duonpatrino. Ĉar la filino ne povas esti malpli ol dudekjaraĝa, mi certe povas imagi ke ŝia rilato al la edzino de ŝia patro devas esti ne komforta.

S-ino Rukastelo ŝajnas al mi senkolore en menso kaj ankaŭ en aspekto. Ŝi imponas al mi nek favore nek malfavore. Ŝi estas neniulo. Oni bone komprenas ke ŝi estas pasie sindona al kaj sia edzo kaj sia eta infano. Ŝiaj helgrizaj okuloj vagas de unu al la alia rimarkante ĉiun etan mankon kaj se eble ĝin antaŭevitas. Li estas afabla al ŝi ankaŭ laŭ sia bruska, brua maniero, kaj entute ili ŝajnas feliĉa paro. Kaj tamen ĉi tiu virino havas ian sekretan doloron. Ŝi ofte perdiĝis en profunda pensado, kun la plej malfeliĉa aspekto survizaĝe. Pli ol unufoje mi ektrovis ŝin larmanta. Iam mi opinias ke estas la dispozicio de ŝia infano, kiu ĝenas ŝian menson, ĉar mi neniam renkontis tiel tute trodorlotan kaj tiel malafablan etan estaĵon. Li estas malgranda por sia aĝo, kun kapo, kiu estas misproporcie granda. Sian tutan tempon li pasas en alternado inter sovaĝa kolerŝtormo kaj malgaja paŭto. Ŝajnas ke li ĝojas dolorigi ĉiun kreitaĵon pli malfortan ol li, kaj li montras tre rimarkindan talenton pri la planado kaj kaptado de musoj, etaj birdoj kaj insektoj. Sed mi preferas ne paroli pri la kreitaĵo, s-ro Holmso, kaj, certe, li ne estas grava al mia historio.



12 из 26