― Ne. Se ŝi povas veni al Vinĉestro por renkonti nin, ŝi povas foriri.

― Jes ja. Ŝi estas libera.

― Do, kio misas? Ĉu vi povas proponi neniun klarigon?

― Mi jam elpensis sep apartajn klarigon, ĉiu el ili klarigas la sciitajn faktojn. Sed kiu el ili estas ĝusta, oni povas nur determini per freŝa informo, kiu sendube atendas nin. Nu, jen la turo de la katedralo, kaj ni lernos ĉion, kion f-ino Huntero diros.

La Nigra Cigno

― Ĝojigas min ke vi venas, ―  ŝi serioze diris. ― Vi ambaŭ estas tiel afablaj; sed mi ja ne scias kion fari. Via konsilo estos entute netaksebla al mi.

― Bonvolu diri al ni, kio okazis.

― Mi diros tiele, kaj mi devas rapide, ĉar mi promesis al s-ro Rukastelo ke mi revenos je la tria. Mi akiris lian permeson veni en la urbeton ĉi-matene, kvankam li ne sciis mian celon.

― Ni aŭdu pri ĉiuj laŭorde. ―  Holmso ŝovis siajn longajn maldikajn krurojn en la direkto de la fajro kaj kvietigis sin por aŭskulti.

― Unuavice, mi devas diri ke mi spertis, ĝenerale, neniun mistraktadon de ges-roj Rukastelo. Estas nur justa tion diri pri ili. Sed mi ne povas kompreni ilin, kaj mi ne estas trankvila pri tio.

― Kion vi ne povas kompreni?



― La kialojn por ilia konduto. Sed mi diras ĉion al vi kiel ĝi okazis. Kiam mi alvenis, s-ro Rukastelo veturigis min per sia ĉaro al La Sangofagoj. Ĝi estas, kiel li diris, bele lokita, sed la domo mem ne estas bela, ĉar ĝi estas granda kvadrata domo kalkolakta, sed ĉie makuligita kaj striita per humideco kaj aĉa vetero. Ĉe tri flankoj estas arbaroj, kaj ĉe la kvara estas kampo, kiu deklivis suben al la Sudhamptona ŝoseo, kiu kurbas proksimume cent metrojn preter la ĉefpordo. La tereno antaŭa apartenas al la domo, sed la arbaroj apartenas al la ĉasbesta konservejo de Lordo Sudertono. Amaso de sangofagoj tuj antaŭ la ĉefpordo donis la nomon al la domo.



11 из 26