
― …aŭ sidi ĉi tie aŭ sidi tie, tio ne ofendus al vi?…
― Ho, ne.
― …aŭ tondi vian hararon tre kurta antaŭ ol vi venos al ni?
Mi apenaŭ povis kredi je la oreloj. Kiel vi rimarku, s-ro Holmso, mia hararo estas iom abunda, kaj de tre nekutima kaŝtankoloro. Oni konsideris ĝin arta. Mi ne povas revi ke mi foroferas ĝin laŭ tia senpripensa maniero.
― Mi timas ke estas tute neeble, ― mi diris. Li avide rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, kaj mi povas vidi ke ombro pasas antaŭ lia vizaĝo kiam mi parolis.
― Mi timas ke estas tute deviga, ― li diris. ― Tio estas kaprico de mia edzino, kaj la sinjorinan kapricon, vi scias, sinjorino, oni devas konsulti. Kaj do ĉu vi ne tondos vian hararon?
― Ne, sinjoro mi vere ne povas tion, ― mi firme respondis.
― Ho, nu; do tio decidas la aferon. Estas domaĝe, ĉar iurilate vi tre taŭgas. Tiuokaze, f-ino Stopero, mi devas inspekti kelke da aliaj sinjorinoj.
La estrino jam sidadis dumtempe senvorte okupata pri siaj paperoj, sed ŝi ekrigardis min per tia ĉagrenita mieno, ke mi ne povis ne suspekti ke ŝi jam perdis bonegan procentaĵon pro mia malakcepto.
Ĉu vi deziras ke mi retenu vian nomon en miaj registroj? ― ŝi demandis.
― Jes, bonvole, f-ino Stopero.
― Nu, vere, ŝajnas tute senutila, pro tio ke vi malakceptas la plej bonegan oferton per tia maniero, ― ŝi akre diris. ― Vi apenaŭ povas esperi ke mi penas trovi alian tian oficon por vi. Adiaŭ, f-ino Huntero. Ŝi frapis surtablan gongon kaj paĝio kondukis min eksteren.
Nu, s-ro Holmso, kiam mi revenis al mia loĝejo kaj trovis nur iometan en la manĝoŝranko kaj du-tri fakturojn surtable; mi komencis demandi de mi mem ĉu mi estas tre sensaĝa. Post ĉio, se tiuj ĉi homoj havas strangajn furorojn kaj devigas obemon je la pli eksterordinaraj aferoj, ili almenaŭ emas pagi por tia strangeco. Tre malmultaj guvernistinoj en Anglio gajnas po cent pundojn jare. Krome kian utilas mia hararo al mi? Ofte la aspekton oni plibonigas per tondita hararo, kaj eble mi devus esti tia. Sekvantan tagon mi emis opinii ke mi eraris, kaj je la dua tago mi certis. Mi preskaŭ venkis mian fierecon ĝis tio ke mi emas reveni al agentejo por enketi pri tio ĉu la ofico estas ankoraŭ havebla, kiam mi ricevis ĉi tiun leteron de la sinjoro mem. Jen ĝi, mi legas ĝin al vi:
