― Mi ankaŭ kutimas, ― li diris, bonkore ridetante ĝis liaj okuloj estis nur du etaj brilantaj fendetoj inter la blankaj faldoj de lia vizaĝo, ― antaŭpagi al miaj junulinoj duonan salajron, tiel ke ili pagu ian ajn elspezeton pro la vojaĝo kaj pro sia vestaro.

Ŝajnis al mi ke mi neniam renkontis tiel fascinan kaj tiel penseman viron. Ĉar mi ŝuldis jam al miaj komercistoj, la antaŭpago estis oportunega kaj tamen estis io nenatura pri la tuta afero, kiu igis min deziri ke mi sciu iom plu antaŭ ol mi ekkonfidas min mem.

― Ĉu mi rajtas demandi kie vi loĝas, sinjoro? ― mi diris.

― Hampŝiro. Ĉarma kampara loko. La domo “La Sangofagoj”, ok kilometrojn preter Vinĉestro. Ĝi estas belega kamparo, mia kara junulino, kaj la plej kara malnova kampara domo.

― Kaj miaj devoj, sinjoro? Mi ŝatas scii tion, kion mi farus.

― Unu infano – unu kara bebeto ĵus sesjaraĝa. Ho, se vi povus vidi lin mortigi blatojn per pantoflo! Ŝmak! ŝmak! ŝmak! Tri mortigitaj antaŭ ol vi povas palpebrumi. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo kaj ridegis.

Mi ete ekkonsterniĝis pri la naturo de la amuzaĵoj de la infano, sed la ridado de la patro pensigis min ke li ŝercas.

― Miaj solaj devoj, ― mi demandis, ― estas varti unu infanon, ĉu?

― Ne, ne, ne la solaj, ne la solaj, mia kara sinjorino, ― li kriis. ― Via devo estus, kiel mi certas, ke via bona prudento sugestus, obei iujn ajn etajn ordonojn de mia edzino, kondiĉe ke ili estas tiaj ordonoj, kiujn sinjorinoj eble obeu. Vi antaŭvidas neniun malfacilaĵon, ĉu?

― Plaĉas al mi igi min utila.

― Ĝuste. Nu, laŭ vestoj, ekzemple. Ni estas kapricemoj, vi scias – kapricemaj sed bonkoraj – se oni petas al vi porti iun ajn robon, kiun ni donus al vi, vi ne kontraŭus al nia eta kaprico, ĉu?…

― Ne, ― mi diris, grandege mirfrapita pro liaj vortoj.



5 из 26