― Sed ĉu vi konsilu min refuzi?

― Mi konfesas, ke ĝi ne estas la ofico, kiun mi elektus por mia fratino.

― Kion signifas tio, s-ro Holmso?

― Ha, mi ne havas datenojn, mi ne povas determini. Eble vi mem jam formis ian opinion?

― Nu, ŝajnas al mi ke estas nur unu eblo. S-ro Rukastelo ŝajnas esti tre ĝentila, bonhumora viro. Ĉu estas neebla ke lia edzino estas freneza, ke li deziras kvietigi la aferon pro timo ke oni venigis ŝin en frenezazilo, kaj ke li indulgas ŝiajn kapricojn iel por eviti ikton?

― Tio estas ebla solvo – fakte, tiurilate, tio estas la plej ĝusta. Sed ĉiuokaze tio ne estas taŭga hejmo por junulino.

― Sed la mono, s-ro Holmso, la mono!

― Nu, jes, kompreneble la pago estas bona – tro bona. Tio igas min maltrankvila. Kial ili donos al vi po cent dudek pundojn jare, kiam ili povas dungi la plej bonan por kvardek pundoj? Devas esti ia grava subkialo.

― Mi opinias ke se mi diras al vi la cirkonstancojn, vi komprenos poste se mi deziros vian helpon. Mi sentos iom pli trankvile se mi sentas ke vi subtenas min.

― Ho, vi povas forporti ĉi tiun senton kun vi. Mi certigas vin ke via eta problemo promesas esti la plej interesiga, kiu jam venas al mi dum kelkaj monatoj. Estas io aparte kurioza pri iuj el la trajtoj. Se vi trovos vin en dubo aŭ danĝero

― En danĝero! Kian danĝeron vi antaŭvidas!

Holmso serioze kapneis. “Ĉesas la danĝero, se ni povas ĝin difini.” ― li diris. “Sed en kiu ajn momento, tage aŭ nokte, telegramo venigos al vi la helpon.”

― Tio sufiĉas.―  Ŝi ekleviĝis de sia seĝo, kun la anksieco forbalaita de la vizaĝo. ― Mi iros al Hampŝiro tre trankvile nun. Mi skribos al s-ro Rukastelo tuj, foroferos mian kompatindan hararon ĉi-vespere, kaj ekiros al Vinĉestro morgaŭ. ― Kun kelkaj dankemaj vortoj al Holmso, ŝi adiaŭis al ni ambaŭ kaj forhastis.

― Almenaŭ, ―  li diris dum mi aŭdis ŝiajn rapidajn firmajn paŝojn malsuprenirantaj, ― ŝi ŝajne estas junulino, kiu povas bone gardi sin mem.



8 из 26