―  Kaj ŝi bezonos singardi, ― diris Holmso grave. ― Mi tre eraras se ŝi ne kontaktos nin antaŭ ol multaj tagoj pasos.

Estas ne tre longe antaŭ ol la prognozo de mia amiko estis plenumita. Semajnduo pasis, dum mi ofte trovis ke mi pensis pri ŝi kaj mi scivolis, en kian strangan flankstrateton de homa travivaĝo ĉi tiu soleculino forvagis. La nekutima salajro, la kuriozaj kondiĉoj, la facilaj devoj, ĉiuj indikis iun malnormalan, kvankam ĉu kaprico aŭ komploto, ĉu la viro estas filantropo aŭ fiulo, estas preter mia determinpovo. Rilate al Holmso, mi observis ke li ofte sidis dum duona horo kun kuntirita brovo kaj abstrakta mieno sed li forbalais la aferon per mansvingo kiam mi ĝin menciis. “Dateno! dateno! dateno!” li kriis malpacience. “Mi ne povas fari brikojn sen argilo.”

La telegramo, kiun ni fine ricevis, venis malfrue iun nokton ĵus kiam mi preparis enlitiĝi kaj Holmso komencis unu el siaj noktolongaj kemiaj esploroj, kiun li ofte faris, kiam mi postlasis lin klinanta super retorto kaj provtubo nokte kaj trovis lin same, kiam mi malsupreniris por matenmanĝo. Li malfermis la flavan koverton, ekrigardis la mesaĝon, kaj transĵetis ĝin al mi.

―  Trovu vagonaron en la horaro.

La alvoko estis mallonga kaj urĝa:


“Bonvolu esti ĉe la Hotelo Nigra Cigno en Vinĉestro, meztage morgaŭ,” ĝi tekstis. “Venu! Mi ne scias kion fari.

“HUNTERO.”


―  Ĉu vi venu kun mi? ―  demandis Holmso, ekrigardante supren.

― Mi deziras tion.

― Do serĉu.

― Estas vagonaro je 9:30, ―  mi diris, ekrigardante mian horaron. ― Ĝi estas atendata je 11:30.

― Ĝuste. Eble mi devus prokrasti mian analizon de la acetonoj



9 из 26