Kaj dum la festantoj staris konsternite pro la kolerego de tiu homo, iu el la pli fiaj aŭ, eble, pli ebriaj ol la ceteraj, ekkriis, ke ili devus sekvigi al ŝi la ĉashundojn. Je tio Hugo elkuris el la domo, kriante al siaj ĉevalzorgistoj, ke ili selu lian ĉevalinon kaj elstaligu la hundaron kaj, doninte al la hundoj mantukon de la virgulino, li envicigis ilin kaj tiel ekgalopis tra la erikejo en la lunlumo.

Nu, dum kelka tempo la festintoj staris gapante, ne povante kompreni ĉion, kio efektiviĝis tiel haste. Sed baldaŭ iliaj konfuzitaj mensoj konstatis la naturon de la faro probable plenumota sur la erikejo. Ĉio nun estis tumulta: iuj postulis siajn pistolojn, iuj siajn ĉevalojn, kaj iuj alian botelon da vino. Sed finfine iom da sagaco revenis al iliaj konfuzitaj mensoj, kaj ĉiuj, dektriopo da ili, surseliĝis kaj ekiris persekute. La luno klarbrilis super ili, kaj ili rajdis rapide en vico, laŭirante tiun vojon, kiun devis elekti la junulino por atingi sian hejmon.

Ili vojaĝis unu-du mejlojn, kiam ili pasis sur la erikejo unu el la noktaj paŝtistoj, kaj ili kridemandis lin, ĉu li vidis la ĉason. Kaj tiu homo laŭ la rakonto, estis tiel timfreneza, ke li apenaŭ kapablis paroli, sed finfine li diris, ke li efektive vidis la malfeliĉan junulinon, kies spuron postkuris la ĉashundoj. “Sed pli ol tion mi vidis, — li diris, — ĉar Hugo Baskervilo pasis min sur sia nigra ĉevalino, kaj kuradis muta malantaŭ li tia hundo infera, kian Dio malpermesu iam sekvi post miaj kalkanoj.”

Do la ebriaj bienuloj malbenis la paŝtiston kaj rajdis plu. Sed baldaŭ iliaj haŭtoj ekfrostis, ĉar aŭdiĝis sono de galopado trans la erikejon, kaj la nigra ĉevalino, makulita de blanka ŝaŭmo, preterpasis kun treniĝanta brido kaj senhoma selo.



10 из 160