Mi rigardis trans lian ŝultron la flavan paperon kaj la paliĝintan skribon.

Ĉe la supro estis skribite: “Baskervila Halo”, kaj sube, per grandaj skribaĉitaj ciferoj: “1742”.

— Ĝi aspektas kiel iaspeca deklaro.

— Jes, ĝi estas deklaro pri certa legendo, kiu estas konata al la familio de Baskerviloj.

— Sed laŭ mia kompreno estas io pli moderna kaj praktika, pri kiu vi volas konsulti min, ĉu?

— Tre moderna. Afero plej praktika kaj urĝa, pri kiu oni devos decidiĝi en malpli ol dudek kvar horoj. Sed la manuskripto estas mallonga kaj intime ligita al la afero. Laŭ via permeso mi voĉlegos ĝin al vi.

Holmso retroklinis sin sur la seĝo, kunmetis siajn fingropintojn, kaj fermis siajn okulojn, kun mieno rezignacia. Doktoro Mortimero turnis la manuskripton al la lumo kaj legis per alta kraketa voĉo la sekvan strangan pramodan rakonton.

— «Pri la origino de la Ĉashundo de la Baskerviloj ekzistis multaj asertoj, tamen pro tio ke mi devenas sendevie de Hugo Baskervilo, kaj ĉar mi aŭdis la rakonton de mia patro, kiu ankaŭ aŭdis ĝin de la sia, mi skribis ĝin plenkredante ke tio okazis precize kiel ĉi tie estas rakontite. Kaj mi volas, ke vi kredu, miaj filoj, ke tiu sama Justeco, kiu punas pekojn, povas ankaŭ plej bonkore pardoni ilin, kaj ke neniu malpermeso tiom pezas, ke ĝin ne povas forigi preĝoj kaj pentado. Lernu do per tiu ĉi historio ne timi la fruktojn de la pasinteco, sed prefere gardu vin estontece, por ke tiuj fiaj pasioj, pro kiuj nia familio tiel grave suferis, ne povu denove liberiĝi por nin pereigi.

Sciu do, ke en la epoko de la Granda Ribelo

Okazis, ke iomete poste Hugo lasis siajn gastojn por porti manĝaĵon kaj trinkaĵon — kune kun aliaj aferoj malpli bonaj, verŝajne — al sia kaptito, kaj tiel trovis la kaĝon malplena kaj la birdon eskapinta. Poste, laŭŝajne, li iĝis kvazaŭ diablotrafita, ĉar kure subirinte laŭ la ŝtuparo en la manĝoĉambron, li sursaltis la grandan tablon dum pokaloj kaj tasoj forskuiĝis, kaj li kriis laŭte antaŭ la tuta societo, ke tiun nokton li cedos sin korpe kaj anime al la Misaj Potencoj, se nur li rekaptos la junulinon.



9 из 160