
William Auld
Ĉapitro 1
SINJORO ŜERLOKO HOLMSO
Sinjoro Ŝerloko Holmso, kiu kutime ellitiĝis tre malfrue en la matenoj, krom je tiuj ne maloftaj okazoj, kiam li maldormis tutan nokton, sidis antaŭ la matenmanĝa tablo. Mi staris sur la apudkamena tapiŝeto kaj levis la bastonon postlasitan de nia vizitinto la antaŭan vesperon. Tio estis bela dika lignaĵo, tuberkapa, de tiu speco, kiun oni nomas penanga advokato
— Nu, Vatsono, kiel vi taksas ĝin?
Holmso sidante prezentis al mi sian dorson, kaj mi neniel signis al li mian okupiĝon.
— Kiel vi sciis, kion mi faras? Ŝajnas al mi, ke vi havas kapmalantaŭe okulojn.
— Tamen mi havas brilpoluritan arĝentumitan kafujon antaŭ mi, — li diris. — Sed diru al mi, Vatsono, kiel vi taksas la bastonon de nia vizitinto? Ĉar ni bedaŭrinde maltrafis lin kaj scias nenion pri lia komisio, tiu hazarda memoraĵo iĝas grava. Lasu, ke mi aŭdu vin rekonstrui la homon per esplorado de ĝi.
— Ŝajnas al mi, — mi diris, laŭeble imitante la metodojn de mia kunulo, — ke doktoro Mortimero estas sukcesinta maljuneta kuracisto, altestimata, ĉar tiuj, kiuj konas lin, donacis al li tiun ĉi atestaĵon pri sia ŝato.
— Bone! — diris Holmso. — Bonege!
— Al mi ŝajnas cetere, ke plej probable li estas kampara kuracisto, kiu sufiĉe multe vizitadas marŝe.
— Kial do?
— Ĉar tiu ĉi bastono, kvankam origine tre bela, estas tiom uzĉifita, ke mi malfacile imagas, ke urba kuracisto portus ĝin. La dika metala bastonpinto estas tute trivita, ĉar evidente li multe marŝis kun ĝi.
— Senmanke kredinde! — diris Holmso.
— Kaj cetere, jen estas la “amikoj de MĈK”. Mi konjektas, ke tio estas iu ĉasista klubo, al kies membroj li eble havigis iom da kuracista helpo, kaj kiuj reciproke donacis al li modestan memoraĵon.
