— Vere, Vatsono, vi superas vin mem, — diris Holmso, retroŝovante sian seĝon kaj fajrigante cigaredon. — Mi nepre devas diri, ke en tiuj priskriboj, kiujn vi bonvolis publikigi pri miaj propraj modestaj plenumoj, vi kutime subtaksis la proprajn talentojn. Eble vi ne estas mem luma, sed lumon vi konduktas. Kelkaj homoj, kiuj ne estas geniaj, rimarkinde kapablas stimuli. Mi konfesas, kara homo, ke mi tre multe ŝuldas al vi.

Li neniam antaŭe diris simile, kaj necesas konfesi, ke liaj vortoj profunde plezurigis min, ĉar min ofte pikis lia indiferento pri mia admirado kaj miaj provoj por publikigi liajn metodojn. Mi ankaŭ fieris pensante, ke mi sufiĉe mastras lian sistemon por utiligi ĝin laŭ maniero, kiu gajnis lian aprobon. Li nun prenis la bastonon el miaj manoj kaj esploris ĝin dum kelkaj minutoj per senvitraj okuloj. Poste, kun mieno interesata, li demetis sian cigaredon kaj, portinte la bastonon al la fenestro, li traesploris ĝin denove per konveksa lupeo.

— Interese, kvankam elemente, — li diris, reirante al sia ŝatata angulo de la kanapo. — Certe troviĝas unu-du indikoj sur la bastono. Ĝi donas al ni fundamenton por pluraj induktoj.

— Ĉu mi ion neglektis? — mi demandis, iom memgravige. — Mi esperas, ke nenion atentindan mi pretervidis, ĉu?

— Mi timas, kara mia Vatsono, ke plimultaj viaj konkludoj estis eraraj. Kiam mi diris, ke vi stimulas min, mi intencis diri, se paroli malkaŝe, ke per rimarkado de viaj eraroj mi estis de tempo al tempo gvidata al la vero. Tio ne signifas, ke en tiu ĉi kazo vi tute malpravis. La homo certe estas kampara kuracisto. Kaj li multe marŝas.

— Sekve mi pravis.

— Tiomgrade.

— Sed tio estis la tuto.

— Ne, ne, kara mia Vatsono, tute ne — neniel la tuto. Mi volas sugesti, ekzemple, ke solena donaco al kuracisto pli verŝajne venas de malsanulejo ol de ĉasista klubo, kaj kiam la literoj “ĈK” sekvas tiun malsanulejon, la vortoj “Ĉaring-Kruca” tre nature sugestiĝas.



3 из 160