
— Vidiĝas, ke ni ne tiom eraris finfine, — diris Holmso. — Kaj nun, doktoro Jakobo Mortimero…
— Sinjoro, nur sinjoro — modesta MRKĤ.
— Kaj homo precizema, evidente.
— Diletanto pri sciencoj, sinjoro Holmso, kolektanto de konkoj sur la bordoj de la granda nekonata oceano. Mi supozas, ke ĝuste sinjoron Holmso mi alparolas, sed ne…
— Ne, jen mia amiko doktoro Vatsono.
— Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro. Mi aŭdis mencion de via nomo en ligo kun tiu de via amiko. Vi tre interesas min, sinjoro Holmso. Mi vere ne atendis kranion tiel dolikocefalan aŭ tiom emfazitan superorbitan evoluon. Ĉu vi ne kontraŭas, ke mi tuŝu per mia fingro vian parietan kavaĵon? Gipsaĵo de via kranio, sinjoro, ĝis la originalo haveblos, estus ornamaĵo en ajna antropologia muzeo. Mi ne volas ofendi, sed konfesinde mi avidas vian kranion.
Ŝerloko Holmso gestis sidige al nia stranga vizitanto.
— Ke vi estas entuziasmulo pri via pensdirekto mi konstatas, sinjoro, kiel ankaŭ mi pri la mia, — li diris. — Mi observas pro via montrofingro, ke vi mem volvas viajn cigaredojn. Ne hezitu fajrigi.
La viro elprenis paperon kaj tabakon kaj volvis la duan per la unua laŭ surpriza lerteco. Li havis longajn tremetajn fingrojn tiel viglajn kaj senripozajn kiel insektaj antenoj.
Holmso silentis, sed liaj etaj rapidmovaj ekrigardoj indikis al mi lian intereson pri nia stranga kunulo.
— Mi supozas, sinjoro, — li diris finfine, — ke ne nur kun la celo esplori mian kranion vi honorigis min per vizito pasint-vespere kaj denove hodiaŭ?
— Ne, sinjoro, ne; kvankam ĝojigas min la ebleco fari ankaŭ tion. Mi venis al vi, sinjoro Holmso, ĉar mi rekonas, ke mi mem estas homo nepraktika, kaj ĉar mi subite frontas plej seriozan kaj eksterordinaran problemon. Ĉar mi konstatas, ke vi estas la dua eksperto en Eŭropo…
— Ĉu vere, sinjoro! Ĉu mi rajtas demandi, kies honoro estas troviĝi sur la unua loko? — demandis Holmso iom malafable.
