— Kara homo, kiel eblas, ke vi tiom certu pri tio?

— Pro la tre simpla kialo, ke mi vidas tiun hundon mem ĉe nia sojlo, kaj jen aŭdiĝas la sonoro de ĝia mastro. Ne foriru, mi vin petas, Vatsono. Li estas via profesia frato, kaj via ĉeesto eble helpos min. Nun estas drameca sortmomento, Vatsono, kiam vi aŭdas sur la ŝtuparo paŝojn, kiuj marŝas en vian vivon, kaj vi ne scias, ĉu tio signifas bonon aŭ mison. Kion petos doktoro Mortimero, scienculo, de Ŝerloko Holmso, fakulo pri krimoj? Envenu!

La aspekto de nia vizitanto estis por mi surpriza, ĉar mi atendis tipan kamparan kuraciston. Li estis tre altstatura maldikulo, kun longa nazo beksimila, kiu elstariĝis inter du akravidaj grizaj okuloj, tre proksimaj unu al la alia kaj hele briletantaj malantaŭ orkadraj okulvitroj. Li estis vestita laŭ profesia sed iom malzorga maniero, ĉar lia redingoto estis malpureta kaj lia pantalono ĉifita. Kvankam li estis juna, lia longa dorso estis jam kurbiĝinta, kaj li marŝis kun antaŭenŝovo de la kapo kaj ĝenerala mieno gape bonvolema. Envene liaj okuloj trafis la bastonon en la mano de Holmso, kaj li alkuris ĝin kun krio de ĝojo.

— Mi estas tre kontenta, — li diris. — Mi ne certis, ĉu mi lasis ĝin ĉi tie aŭ en la Ŝipkompania Oficejo. Tiun bastonon mi ne volus perdi por io en la mondo.

— Donaco, mi vidas, — diris Holmso.

— Jes, sinjoro.

— De la Malsanulejo Ĉaring-Kruca, ĉu?

— De unu-du amikoj tie okaze de mia edziĝo.

— Ho ve, tre malbone! — diris Holmso, skuante la kapon.

Doktoro Mortimero palpebrumis malantaŭ la okulvitroj pro milda ekmiro. — Kial malbone?

— Nur pro tio, ke vi perturbis niajn etajn deduktojn. Via edziĝo, ĉu vi diris?

— Jes, sinjoro. Mi edziĝis, kaj tial forlasis la malsanulejon kaj samtempe ĉiun esperon pri konsulta posteno. Necesis havi propran hejmon.



6 из 160