
1. Lotta estas tre naiva
Mia frato, li nomiĝas Jonas, kaj mi, mi nomiĝas Maria, kaj nia eta fratino nomiĝas Lotta. Ŝi aĝas nur iom pli ol tri jarojn, Lotta. Paĉjo diras, ke antaŭ ol aperis iuj infanoj en la domo, tiam estis plena kvieto. Sed poste tie aperis kelkaj kreaĵoj. Mia frato, li naskiĝis antaŭ mi. Kaj paĉjo diras, ke en la domo komenciĝis bruo preskaŭ tuj, post kiam Jonas fariĝis sufiĉe granda, ke li povis klaki per klakilo kontraŭ litrandon, kiam paĉjo volis dormi dum dimanĉaj matenoj. Kaj poste Jonas bruis pli kaj pli. Do tial paĉjo nomas lin Bruego. Min li nomas Brueto. Kvankam mi tamen ne bruas same multe, kiel Jonas. Fojfoje mi estas silenta dum kelka tempo. Poste ni rice-vis plian infanon, ĝi estis Lotta. Ŝin paĉjo nomas Krieto, mi ne scias kial. Panjo nomas nin Jonas kaj Maria kaj Lotta, kiel ni nomiĝas. Kvankam fojfoje ŝi nomas min Mia-Maria, kaj ankaŭ Jonas kaj Lotta faras tion.
Ni loĝas en flava domo ĉe la strateto, kiu nomiĝas la strato Potfarantoj.
― Eble, loĝis potfarantoj ĉe ĉi tiu strato iam antaŭe, sed nuntempe ĉi tie loĝas nuraj brufarantoj, diras paĉjo. Mi kredas, ni rebaptu la straton al la strato Brufarantoj, li diras.
Lotta koleras, ke ŝi ne estas same granda, kiel Jonas kaj mi. Krome, Jonas kaj mi rajtas iri en la bazaron tute solaj, sed tion ne rajtas Lotta. Jonas kaj mi iras en la bazaron ĉiusabate kaj aĉetas karamelojn de karamelvendistinoj, kiuj staras tie kaj vendas karamelojn. Sed ni kunprenas hejmen karamelojn ankaŭ por Lotta, ĉar tiel ni devas.
Foje sabate pluvis tiel terure, ke ni preskaŭ ne povis iri en la bazaron. Sed ni prenis grandan ombrelon de paĉjo kaj tamen iris, kaj ni aĉetis ruĝajn karamelojn. Kiam ni hejmeniris, ni iris sub la ombrelo kaj manĝis karamelojn, kaj estis agrable. Sed Lotta ne povis eliri en la ĝardenon eĉ unufoje, nur ĉar pluvis tiel terure.
