
― Kial devas pluvi? diris Lotta.
― Por ke kresku sekalo kaj terpomoj, kaj ke ni ricevu ion manĝeblan, diris panjo.
― Kial devas pluvi en la bazaro do? diris Jonas. ― Ĉu tio estas por ke karameloj kresku?
Tiam panjo nur ekridis.
Kiam ni enlitiĝis vespere, Jonas diris al mi:
― Vi, Mia-Maria, kiam ni venos al avo kaj avino, tiam ni ne plantos karotojn en nia vilaĝa ĝardeno, sed karamelojn, tiel estos multe pli bone.
― Jes, kvankam karotoj estas pli bonaj por dentoj, mi diris. Sed ni povas akvumi ilin per mia verda akvumilo, karamelojn mi celas.
Mi tre feliĉiĝis, kiam mi rememoris mian etan verdan akvumilon, kiun mi havis ĉiam en la vilaĝo ĉe avo kaj avino. Ĝi staras surbrete en kelo.
Ni gastas ĉe avo kaj avino ĉiam, kiam estas somero.
Ĉu vi povas diveni, kion Lotta faris foje en la vilaĝo ĉe avo kaj avino? Estas granda sterkamaso malantaŭ bovejo, tie onklo Johansson prenas sterkon kaj ĵetas ĝin sur plugokampon, por ke tritiko kresku bone.
― Por kio oni devas havi sterkon? demandis Lotta. Kaj tiam paĉjo diris, ke ĉio kreskas bonege, se oni metas sterkon sur ĝin.
― Devas esti ankaŭ pluvo, diris Lotta, ĉar ŝi bone memoris, kion panjo estis dirinta, kiam pluvis tre multe tiusabate.
― Ĝuste tiel, Krieto, diris paĉjo. Posttagmeze ekpluvis.
― Ĉu estas iu, kiu vidis Krieton? diris paĉjo.
Sed ni ne vidis ŝin dum longa tempo, kaj ni ekserĉis ŝin. Unue ni serĉis ĉie en la domo kaj en ĉiuj ŝrankoj, sed tie estis neniu Krieto. Kaj paĉjo maltrankviliĝis, ĉar li estis promesinta al panjo zorgi pri ŝi. Finfine ni eliris kaj serĉis, Jonas kaj paĉjo kaj mi, en la bovejo kaj en la fojnejo kaj ĉie. Sed poste ni iris malantaŭ la bovejon, kaj imagu, tie staris Lotta meze de la pluvo kaj meze de la sterkamaso, kaj ŝi estis tute ĝisoste malseka.
