
― Nu, sed Jonas, kiel tio okazis?
Jonas sidis sur la herbotapiŝo kaj havis grandan ŝvelon sur la frunto.
― Mia-Maria kaj mi devis vidi, kiu povus pendi longe el la fenestro, kaj mi gajnis, diris Jonas.
Sed dum Jonas kaj mi konkuradis, Lotta estis trovinta trikaĵon de onklino Berg sur la sofo. Onklino Berg trikas puloverojn kaj jaketojn, kiujn homoj povas aĉeti de ŝi. Kaj imagu, tiu stulta Lotta eltiris trikilojn kaj implikis la tuton, kion onklino Berg estis trikinta. Ŝi sidis sur la sofo kaj estis tute volvita en fadenojn, kiujn ŝi ŝiris kaj taŭzis. Kaj onklino Berg kriis:
― Nu, sed Lotta, kion vi faris?
― Puloveron, diris Lotta. La fadenoj iĝis tute krispaj, ŝi diris.
Tiam onklino Berg diris, ke, evidente, estus plej bone, ke ni eliru en la ĝardenon kaj manĝu vaflojn, kaj poste estus, evidente, plej bone, ke ni hejmeniru.
Ni sidis en la ĝardeno de onklino Berg kaj trinkis ĉokoladon kaj manĝis tre multe da sukeritaj vafloj. Estis tre bele en la suno, kaj ĉirkaŭ ni saltetis paseretoj kaj ricevis panerojn de ni. Sed poste onklino Berg laciĝis kaj diris, ke ni devas hejmeniri. Kaj tiam ni grimpis sur la barilon, Jonas kaj mi, kaj Lotta rampis tra la truo, kaj ni hejmeniris kaj eniris la kuirejon por vidi, kion ni ricevos por tagmanĝo.
