
― Jes, sed mi ja, diris Lotta. Ĉu mi ne povos esti iu?
Sed Lotta povis porti Rozan kaj paroli tion, kion Ruĝoĉapulino devus diri, ĉar Roza mem ja ne povis paroli. Sed kiam Ruĝoĉapulino alvenis dometon de la avino (kiu estis hejme, atendante onklinon Berg), tiam ne plu restis rosinoj en la vitra korbeto kaj neniuj migdaloj.
― Kie estas la manĝaĵo por avino? diris Jonas.
― Roza formanĝis ĝin, diris Lotta.
Tiam Jonas ne volis, ke Lotta kunludu Ruĝoĉapulinon. Kaj Skotty ne volis kunludi kaj ŝajnigi sin, ke li formanĝas avinon. Jonas retenis lin, sed li baraktis kaj baraktis, kaj finfine li liberiĝis kaj rampis sub la sofon kaj nur elŝovis iom la nazon jen kaj jen kaj rigardis nin kolere. Skotty ne ŝatas, sincerdire, kiam ni venas al onklino Berg.
Sed ni havis tre agrablan tempon, kaj ni rigardis ankaŭ ĉion ceteran en la buroo de onklino Berg. Ŝi havis pinglokusenon el ruĝa silko, kiu aspektas kiel koro, kaj bildeton en ora kadro, kaj sur la bildo estas bela anĝelo kun longaj, lumaj haroj kaj blanka noktoĉemizo kaj du grandaj blankaj flugiloj surdorse. Lotta multege ŝatas ĉi tiun bildon, kaj ankaŭ mi faras tion.
― Sed kiel la anĝelo sukcesis surmeti la noktoĉemizon super la flugilojn? diris Lotta. Jonas diris, ke, eble, estas zipo en la ĉemizo surdorse.
Onklino Berg bakis vaflojn por ni. Tion ŝi faras fojfoje, kiam ni venas por viziti ŝin, kvankam ne ĉiam.
― Estas tre belega printempa vetero, do ni povas sidi ekstere en la ĝardeno kaj trinki ĉokoladon kaj manĝi vaflojn, diris onklino Berg.
Dum onklino Berg estis en la kuirejo kaj bakis vaflojn, ni estis solaj en la gastoĉambro kaj ludis. Estas du fenestroj en la ĉambro, kaj ili estis malfermitaj, ĉar estis tre varme.
