
3. Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino
Nia paĉjo estas tre ŝercema. Kiam li hejmenvenas el la kontoro, ni staras en la antaŭĉambro kaj renkontas lin, Jonas kaj mi kaj Lotta. Kaj tiam paĉjo ridas kaj diras:
― Ho, kiom multe da infanoj mi havas!
Foje ni kaŝis nin malantaŭ vestoj en la antaŭĉambro kaj staris tute vere silente, kaj tiam paĉjo diris al panjo:
― Kial estas neniu bruo en la domo, ĉu la infanoj malsanas?
Tiam ni venis el post la vestoj kaj ridis pri paĉjo, kaj tiam li diris:
― Vi ne devas timigi min ĉi tiel. Devas esti tondro kaj bruo, kiam mi hejmenvenas, alie mi maltrankviliĝas.
Sed pri tio li ne bezonis aparte maltrankvili.
Foje estis du kamionoj, kiuj veturis laŭ la strato tute antaŭ nia domo, kaj ili krakegis tiom terure, ke Lotta vekiĝis, kvankam ŝi ĵus endormis. Kaj tiam Lotta diris:
― Kion Jonas ĵus faris? Ĉar ŝi kredis, evidente, ke estas Jonas, kiu faras ĉiun tondron kaj bruon ĉi tie en la mondo.
Lotta estas tre dolĉa kaj havas tiajn dikajn krurojn. Jonas kaj mi kutimas kisi Lottan kaj taŭzi ŝin, sed tion ŝi ne ŝatas. Estas multe da tiaĵoj, kiujn ŝi ne ŝatas, Lotta. Ŝi ne ŝatas preni medikamenton, kvankam ŝi devas, kiam ŝi malsanas. Pasintsemajne Lotta tusis, kaj tiam panjo volis, ke ŝi prenu tusmedikamenton. Sed Lotta nur kuntiris la lipojn kaj skuis la kapon.
― Vi estas eta stultulino, Lotta, diris Jonas.
― Mi ne estas eta stultulino, diris Lotta.
― Jes ja, ĉar vi ne volas preni tusmedikamenton, do vi estas stulta, diris Jonas. Kiam mi devas preni medikamenton, do mi simple ordonas al mi preni ĝin, kaj poste mi ĝin prenas.
Tiam Lotta diris:
