
Finfine ni igis Lottan enlitiĝi kaj esti malsana infano, kvankam ŝi ne volis.
― Kiel fartas ĉi tiu? diris Jonas kaj sonis precize kiel oĉjo doktoro, kiu venas al ni, kiam ni malsanas kaj havas morbilon.
― Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, diris Lotta. Mi ludas, ke mi estas pirato, ŝi diris.
― Ho, kiom stulta vi estas, kriis Jonas. Ĉesigu tion, vi ne devas kunludi, se vi estas tiom stulta.
Kaj tiam Lotta fariĝis malsana infano, kaj ni metis kompreson ĉirkaŭ ŝiajn brakojn, kaj Jonas metis grandan lignan tubon al ŝia brusto kaj aŭdis en la tubo, ke ŝi estis forte malsana en la brusto. Kaj li ŝovis kuleron en ŝian gorĝon kaj vidis, ke ŝi estis malsana ankaŭ tie.
― Mi devas injekti ŝin, diris Jonas. Ĉar kiam Jonas foje estis malsana, tiam li ricevis injekton en la brakon de la doktoro, por ke li pliboniĝu, tial li volis injekti Lottan. Kaj li ekprenis flikkudrilon, kaj ni ŝajnigis, ke ĝi estis tia injektilo, kian havas doktoroj.
Sed Lotta ne volis esti injektita. Ŝi piedbatis kaj kriis:
― Vi ne devas injekti min.
― Ho, kia stultulino, ni ja nur ŝajnigas, diris Jonas. Mi ne devas vere piki vin, komprenu.
― Mi tamen ne volas esti injektita, kriis Lotta. Tiam ni preskaŭ ne plu povis ludi kuracejon.
― Mi tamen devas skribi resefton, diris Jonas. Kaj
li sidiĝis ĉe la tablo kaj skribis per blua kreto sur paperaĵo. Li skribis per tipografiaj literoj, sed mi ne povis legi tion. Rigardu la sekvan paĝon, kiel mizere tio aspektas.
Jonas kaj mi pensas, ke estas amuze ludi kuracejon. Sed tion ne pensas Lotta.
