“Mi dankas vin,” diris la junulo ekstariĝante kaj surmetante la mantelon. “Vi donas al mi freŝajn vivon kaj esperon. Mi atentas vian konsilon.”

“Ne perdu eĉ momenton. Kaj antaŭ ĉio, prizorgu vin mem, ĉar mi opinias ke oni certe minacas vin per danĝero. Kiel vi revenos?”

“Per trajno de Stacidomo Vaterluo.”

“Estas preskaŭ la naŭa. La stratoj estas homplene, do mi esperas ke vi estos sekure. Sed tamen vi devas zorgeme gardi vin mem.”

“Mi havas armilon.”

“Bone. Morgaŭ mi ekentreprenos pri via kazo.”

“Mi vidos vin en Horshamo, ĉu?”

“Ne, via sekreto estas en Londono. Tie mi serĉas.”

“Do post unu-du tagoj mi vizitos vin, kaj sciigos vin pri la skatoleto kaj la paperoj. Mi atentos vian konsilon precize.” Li manpremis nin kaj foriris. Ekstere la vento ankoraŭ kriegis kaj la pluveroj plaŭdis kontraŭ la fenestroj. Ĉi tiu stranga rakonto ŝajnis veni al ni de inter la furioza vetero – enblovita kiel peco de marherbaĉo dum ventego – nun denove sorbita.

Ŝerloko Holmso sidis silente iom da tempo – kun kapo antaŭen sinkita kaj okuloj fiksitaj sur la ardo de la fajro. Tiam li ekbruligis sian pipon kaj malantaŭen klinante sin li rigardis la bluajn fumringojn dum ili ĉasis la alian ĝisplafonen.

“Mi opinias, Vatsono,” li fine diris, “ke el miaj kazoj estas neniu pli fantazia ol ĉi tiu.”

“Eble krom la Signo de la Kvar.”

“Nu, jes, krom eble tiu. Kaj tamen ĉi tiu Johano Openŝavo iras inter eĉ pli seriozaj danĝeroj ol la Ŝoltoj.”

“Ĉu vi jam havas do iun ajn definitivan ideon pri ĉi tiuj danĝeroj?” mi demandis.

“Oni ne dubas pri la naturo,” li respondis

“Kion do? Kiuj estas la ‘KKK’ kaj kial ili persekutas ĉi tiun malfeliĉan familion?”


Ŝerloko Holmso fermis la okulojn kaj metis la kubutojn sur la brakojn de la seĝo, kunmetante la fingrojn. “La ideala rezonanto,” li rimarke diris, “kiam oni montris unusolan fakton en ĉiuj rilatoj, deduktas ne nur la ĉenon de la antaŭaj eventoj sed ankaŭ de la postaj eventoj. Kiel Kuviero



10 из 16