
“Jes,” mi respondis ridante. “Ĝi estas kurioza dokumento. Pri la filosofio, pri la astronomio kaj pri la politiko oni markis nul, laŭ mia memoro. Pri la botaniko pli-malpli, pri la geologio profunda rilate al la kotomakuloj de iu ajn regiono ene de okdek kilometroj de la urbo, pri la ĥemio originala, pri la anatomio nesistema, pri la sensacia literaturo kaj la krimaj registroj unika. Violono-ludanto, boksanto, glavanto, advokato, kaj sinvenenanto per la kokaino kaj la tabako. Jen la ĉefpunktoj de mia analizo.”
Holmso larĝe ridetis pri la ĉi-lasta. “Nu,” li diris, “mi devus diri nun, kiel mi diris tiutempe, ke oni devas provizi la etan cerbo-staplon per la bezonata meblaro, kaj la ceteran oni povus forigi en la fatrasejo de la libraro, kie ĝi pretas kiam bezonata. Nu, rilate al ĉi tiu kazo, kiun ni ĵus priaŭdis, ni devas kolekti ĉiujn el miaj rimedoj. Bonvolu transdoni al mi volumon K de la Usona enciklopedio, “La unua estas de Pondiĉero, la dua de Dundio kaj la tria de Londono.” “De orienta Londono. De tio kion vi deduktas?” “Ĉiu estas marhaveno. La skribinto estis surŝipe.” “Bonege. Jen spuro. Sendube estas ege probabla ke la skribinto estis surŝipe. Kaj ni pripensu alian punkton. Rilate al Pondiĉero pasis sep semajnoj inter la minaco kaj la mortigo, en Dundio pasis tri-kvar tagoj. Ĉu tio sugestas ion?” “Oni devas vojaĝi pli grandan distancon.” “Sed la letero oni devas ankaŭ porti pli grandan distancon.” “Do mi ne komprenas la punkton.” “Oni povas supozi ke la veturilo de la homoj estas velŝipo. Ŝajnas ke ili sendis la kuriozan averton antaŭ ol ili ekvojaĝis. Vi vidas kiel rapide la ago sekvis la averton kiam oni sendis de Dundio. Se ili vojaĝus de Pondiĉero per vaporŝipo la letero kaj la sendintaj alvenas preskaŭ samtempe. Sed efektive pasis sep semajnoj. Mi opinias ke la sep semajnoj reprezentas la diferencon inter la poŝtŝipo de la letero kaj la velŝipo de la sendintoj.”