
“Kion do?”
“Mi enketis la registrojn de Dundio, kaj kiam mi eksciis ke la barko Lone Star estis tie dum januaro 1885, mia suspekto iĝis certo. Mi enketis pri la ŝipoj kiuj estis en Londona haveno.”
“Jes?”
“La Lone Star alvenis lastan semajnon. Mi iris Dokon Alberto kaj mi eksciis ke oni kondukis ĝin laŭ la rivero per la frua tajdo hejmen al Savano. Mi telegrafis al Gravzendo kaj informiĝis ke ĝi pasis antaŭlonge kaj pro tio ke la vento estas el la oriento mi ne dubas ke ĝi jam pasis la Gudvenojn kaj alproksimiĝas al la Vajt-insulo.” “Kion do vi faros?” “Ho, mi ja kaptos lin. Li kaj la du maatoj estas, kiel oni sciigis min, la solaj denaskaj Usonanoj surŝipe. La aliaj estas Finnoj kaj Germanoj. Mi ankaŭ scias ke ili ne estas surŝipe lastan nokton. Stivisto, kiu ŝarĝis la ŝipon, informis min. Kiam la velŝipo atingos Savanon la poŝtŝipo estos portita ĉi tiun leteron, kaj la telegrafon informas la policon en Savano ke tri homojn oni imputas pro murdo ĉi tie.” Estas difekto tamen en la plej bone elpensitaj homaj planoj, kaj la murdintoj de Johano Openŝavo neniam ricevis la oranĝo-semojn, kiuj montru al ili ke estas alia tiom ruza kaj tiom rezoluta kiom ili spurĉasas ilin. Tre longedaŭraj kaj tre violentaj estas la ekvinoksaj ventegoj tiun jaron. Ni atendis longatempe por sciigo pri la Lone Star de Savano, sed ĝi neniam atingis nin. Fine ni aŭdis ke ie for en la Atlantiko inter la ondoj oni vidis la frakasitan poŭpon de ŝipo kun la literoj “LS” surĉizitaj. Jen estis la sola novaĵo kiun ni iam sciis pri la barko Lone Star.

