
“La ruzaj diabloj-,” li ekkriis, “kiel ili povis forlogi lin tien? La Digo “Ĉu al la polico?” “Ne. Mi mem estas mia propra polico. Kiam mi estos teksinta la reton, nur poste ili havu la muŝojn.” La tutan tagon mi aferemis pro mia kuracista praktiko kaj malfrue vesperon mi revenis Bakerstraton. Ŝerloko Holmso ne jam revenis. Estis preskaŭ la deka antaŭ ol li eniris, aspektante pala kaj lasa. Li alproksimiĝis al la flanktablo, kaj disŝiris pecon da pano, kiun li avide manĝis kaj trinkis multe da akvo. “Vi malsatas,” mi rimarke diris. “Malsategas. Mi tute forgesis manĝi ekde la matenmanĝo.” “Ĉu vi manĝis nenion?” “Ne eĉ mordaĵon. Mi ne havis la tempon.” “Ĉu vi sukcesis?” “Nu.” “Ĉu vi havas spuron.” “Mi havas ilin en la manplato. Juna Openŝavo ne plu restas ne venĝita. Nu, Vatsono, ni marku ilin per ilia propra diabla insigno. Estas bone elpensita!” “Kion vi volas diri?” Li alprenis oranĝon el la flankŝranko, kaj disŝirante li eligis la semojn sur la tablon. El ili li metis kvin en koverton kaj skribis interne, “ŜH POR JO”. Fermis kaj adresis al “ŝipestro Jakobo Kaluhno, Barko Lone Star, “Tiu atendos lin kiam li eniros la havenon,” diris li subridante. “Tiu donu al li sendormajn noktojn. Tiu aŭguru la saman sorton kiel por Openŝavo.” “Kaj kiu estas tiu ŝipestro Kalhuno?” “Li estas ĉefo de la bando. Mi kaptos la aliajn sed li unue.” “Kiel do vi spuris lin?” Li elpoŝigis paperon grandforman, plenigitan per datojn kaj nomojn. “Mi jam pasigis la tutan tagon,” li diris, “ĉe la registrejo de Lojdo “Mi opinias, ke Teksaso.” “Mi ne certis pri kiu ŝtato, sed mi certu ke la ŝipo devenis de Usono.”