Kiam vesperiĝis, la ŝtormo ĉiam pli laŭtis, kaj la vento hojlis kaj plendis kiel infano en la kamentubo. Ŝerloko Holmso malgaje sidis apud la kameno kaj krucoreferencis la registrojn pri krimoj, dum mi legis unu el la mar-romanoj de Klarko Ruselo

“Nu,” mi diris, rigardante mian kunulon, “jen certe estas la sonorilo. Kiu vizitas ĉi-vesperon? Ĉu eble amiko via?”

“Krom vi mi havas neniun,” li respondis, “mi ne kuraĝigas vizitantojn”

“Ĉu kliento?”

“Se jes, estas pro grava kazo. Neniu alia venigas homon je tiaj tago kaj horo. Sed eble estas iu kamarado de la luigantino.”

La konjekto de Ŝerloko Holmso malpraviĝis tamen, ĉar oni paŝis tra la koridoro kaj frapis sur la pordo. Li etendis sian longan brakon por forturni la lampon de li al la vaka seĝo, sur kiu devis sidi la vizitanto.

“Envenu!” li diris.

Eniris juna viro, proksimume dudek du jaraĝa, bone kaj nete vestita. Li aspektis bone edukita kaj delikata. La malsekaj ombrelo kaj pluvmantelo sciigis nin pri la furioza vetero. Li anksie ĉirkaŭrigardis sub la brilega lampo, kaj mi povis vidi ke lia vizaĝo estis pala kaj la okuloj pezaj, kiel tiuj de homo premita per granda anksieco.

“Mi devas peti vian pardonon,” li diris, surmetante oran nazumon. “Mi esperas ke mi ne entrudiĝas. Mi bedaŭras ke mi kunportis iomete de la ŝtormo kaj pluvo en vian komfortan ĉambron.”

“Donu al mi la mantelon kaj ombrelon,” diris Holmso, “Mi metos ilin sur hoko kaj ili baldaŭ malsekiĝos. Vi alvenis de la sud-okcidento, ĉu ne?”

“Jes, de Horshamo.”

“Tiu miksaĵo de argilo kaj kreto, kiun mi rimarkis sur viaj ŝuoj estas tre distinga.”



2 из 16