“Mi venas por konsilo.”

“Tion oni facile scias.”

“Kaj por helpo.”

“Tio ne ĉiam estas facile.”

“Mi scias pri vi, s-ro Holmso. Mi scias de majoro Prendergasto kiel vi malembarasigis lin de la skandalo ĉe Klubo Tankervilo.”

“Ha, kompreneble. Oni malĝuste akuzis lin pri fripono ĉe kartludado.”

“Li diris ke vi povas solvi iun ajn.”

“Li troigas.”

“Ke oni ne venkas vin.”

“Mi venkiĝis kvarfoje – trifoje de viroj kaj unufoje de virino.”

“Sed kion signifas tio kamparita al viaj sukcesoj?”

“Vere mi kutime sukcesas.”

“Do eble en mia kazo vi sukcesu.”

“Altiru mi petas vian seĝon al la fajro kaj rakontu la detalojn de via kazo.”

“Estas neordinara.”

“Neniu kazo, kiun mi traktas, estas ordinara. Mi estas la fina kasacia kortumo.”

“Kaj tamen mi devas demandi ĉu vi iam ajn aŭdis pri misteraj kaj neklarigeblaj eventoj ol tiuj kiuj okazis ĉe mia familio.”

“Vi interesigas min,” diris Holmso. “Bonvolu rakonti la esencajn faktojn, kaj poste mi demandos pri tiuj kiuj laŭ mi estas plej gravaj.”

La junulo altiris la seĝon ĝis la kameno kaj puŝis la malsekajn piedojn al la fajro.

“Mia nomo,” li diris, “estas Johano Openŝavo, sed laŭ mia opinio tiu terura afero ne rekte koncernas min. Estas hereda afero, do por klarigi, mi devas rakonti pri la komenco de la afero.

“Mia avo havis du filojn – mian onklon Eliĝo kaj mian patron Jozefo. Mia patro havis malgrandan fabrikon ĉe Koventrio,

“Mia onklo Eliĝo elmigris al Usono, kiam li estis junulo kaj iĝis plantisto en Florido, kie oni diris ke li faris bone. Je la tempo de la enlanda Usona milito li batalis en la armeo de Ĵaksono,

“Lin mi ne ĝenis, fakte mi plaĉis al li, ĉar kiam li unue vidis min, mi dekdujaraĝis. Tio okazis en la jaro 1878, post kiam li jam estis ok-naŭ jarojn en Anglio.



3 из 16