
La junulo elpoŝigis ĉifitan koverton, kaj turnante sin al la tablo li faligis kvin malgrandajn sekigitajn oranĝ-semojn.
“Jen la koverto,” li diris. “Poŝtmarkita ĉe orienta Londono. Ene estas la skribaĵoj mem kiun oni sendis al mia patro: ‘KKK’ kaj ‘metu la paperojn sur la sunhorloĝo.’”
“Kion vi jam faras?” demandis Holmso.
“Nenion.”
“Ĉu nenion?”
“Vere” – la vizaĝon li sinkis en la maldikajn palajn manojn. “Mi sentas min senhelpe. Mi jam sentas ke mi estas la kompatinda leporo kiam alproksimiĝas la letala serpento.”

“Ta! Ta!” kriis Ŝerloko Holmso, “vi devas agi aŭ vi perdos. Neniu krom la energio povas savi vin. Vi ne devas malesperi.” “Mi kontaktis la policon.” “Ha!” “Sed ili subridetis ĉe mia rakonto. Mi certas ke la inspektoro opinias ke oni trompŝercas min per la leteroj, kaj miaj parencoj akcidente mortis, kiel verdiktis la ĵurioj, kaj ne rilatas al la avertoj.” Holmso manskuis en la aero. “Nekredeblan stultaĵon!” li ekkriis. “Tamen oni permesas policon, kiu restu ĉe mi en la domo.” “Ĉu li akompanas vin ĉi-vesperon?” “Ne, laŭordone li restas ĉedome.” Ankoraŭ Holmso furiozis. “Kial vi vizitis min.” li kriis, “kaj antaŭ ĉio, kial vi ne tuj venas al mi?” “Mi ne sciis. Estas nur hodiaŭ ke mi kaj majoro Prendergasto interparolis pri mia ĝenaĵo kaj li konsilis min viziti vin.” Do estas vere antaŭ du tagoj ke alvenis la letero. Ni devus jam agadi. Mi supozas ke vi havas pluan indikaĵon, ol tiun, kiun vi montris al ni – ĉu iun sugestan detalon, kiu eble nin helpas?”