
‘Kion diable signifas tio, Johano?’ li balbute diris.
“Mia koro iĝis plumbo. ‘Estas KKK,’ mi diris.
“Li rigardis en la koverton. ‘Jes ja,’ li kriis. ‘Jen la literoj mem. Sed kion oni skribis aldone?’
“‘Metu la paperojn sur la sunhorloĝo,’ mi legis strabante super lia ŝultro.
“‘Kiujn paperojn? Kiun sunhorloĝon?’ li demandis.
“‘La sunhorloĝon en la ĝardeno. Estas neniu alia,’ mi diris. ‘Sed la paperoj devas esti tiuj jam detruitaj.’

“‘De Dundio,’ mi respondis ekrigardante la poŝtmarkon.
“‘Estas iu absurda trompŝerco,’ li diris. ‘Kion mi faru ĉe sunhorloĝoj kaj paperoj? Mi tute malatentas tian sensencaĵon.’
“Estis vane disputi kontraŭ li, ĉar li estis obstina. Sed tamen mia koro pleniĝis per malbonaŭguro.
“Je la tria tago post la alveno de la letero mia patro eliris por viziti malnovan amikon, majoron Fribodion, kiu estras unu el la fuortoj sur la Portsduna monteto. Plaĉis al mi ke li foriris, ĉar ŝajnis al mi ke li estis malpli endanĝerigita. Sed pri tio mi eraris. Je la dua tago de lia foresto, mi ricevis telegramon de la majoro, kiu petegis min tuj veni. Mia patro falis en unu el la apudaj profundaj kretofosaĵoj, kaj estis senkonscia pro frakasita kranio. Mi hastis, sed li forpasis sen rekonsciiĝo. Ŝajne li revenis de Farhamo “Per tiu ĉi sinestra maniero mi ricevis la heredaĵon. Eble vi demandas al mi, kiel mi ne ĝin fordonis? Mi respondis, pro tio ke mi estis konvinkita ke mia sorto dependas de iu evento en la vivo de mia onklo, kaj la danĝero ne dependas de la domo. “Estis januaro 1885 kiam mia kompatinda patro forpasis, kaj nun jam pasis du jaroj kaj ok monatoj. Dum ĉi tiu tempo mi jam feliĉe loĝas en Horshamo, kaj mi komencis esperi ke ĉi tiu malbeno forpasas de la familio, kaj ke ĝi finiĝis kun la lasta generacio. Tamen mi tro frue komfortigis min. Hieraŭ matene la bato falis sur min kiel sur la patron.”