Ĝin sekvis: «La Libro de la Mediumoj», Januaro 1861; «La Evangelio laŭ Spiritismo», Aprilo 1864; «La Ĉielo kaj la Infero», aŭ «La Justeco de Dio laŭ Spiritismo», Aŭgusto 1865; «La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj», Januaro 1868; k. a. La 1-an de Januaro 1858 li fondis «La Revue Spirite»; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo «Societe Parisienne des etudes spirites», kies ekskluziva celo estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiuĵus naskita scienco.

Nenion li konkludis sen longa observado; kaj de sia zorga, skrupula observado li deduktis la leĝojn de la tiel nomataj spiritismaj fenomenoj. Li pruvis, ke «supernaturaj» faktoj neniel ekzistas, ĉar, efektive, ĉiuj fenomenoj enteniĝas en la Naturo mem.

La 31-an de Marto 1869 la Spirito de Allan Kardec forlasis sian karceron. Dum sia tuta vivo li tenis standardon kun la devizo: «laboro, solidareco, toleremo»; kaj por Spiritismo li starigis la principon: «Ekster karitato ekzistas nenia savo». Li ja komprenis la naturajn leĝojn: ni penu sekvi liajn paŝosignojn.

«La Libro de la Spiritoj» sidigis la bazon de la tuta grandioza konstruaĵo, kaj tial la «Federagao Espirita Brasileira», dezirante diskonigi tra la mondo la verkaron de la «kodiginto de Spiritismo», elektis ne nur ĉi-tiun verkon, sed ankaŭ, kompreneble, Esperanton, por ties diskonigo.


La tradukinto

Rio de Ĵanejro, la 31-an de Januaro 1943.

La Eldonistoj

Enkonduko en la studadon de la Spiritisma Doktrino

I

Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj.



2 из 436