
Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj.
La Libro de la Spiritoj enhavas, speciale, la spiritisman doktrinon, kiu sin ligas al la ĝenerala spiritualisma doktrino, kies unu el la eroj ĝi estas. Jen la motivo, kial ni skribas sur la supra parto de la unua paĝo la vortojn Spiritualisma Filozofio.
Estas alia vorto, pri kiu ankaŭ gravas, ke ni nin interkomprenu, ĉar ĝi estas unu el la subteniloj de la tuta morala doktrino kaj objekto de multenombraj diskutoj, pro manko de ĝuste fiksita signifo, nome la vorto animo. La malakordo de opinioj koncerne la naturon de la animo originas el la aparta uzo, kiun ĉiu faras mem de tiu vorto. Perfekta lingvo, en kiu ĉiu ideo estus reprezentata de ĝusta vorto, malebligus multajn diskutojn; posedante unu vorton por ĉiu afero kaj objekto, ĉiuj sin interkomprenus.
Laŭ la opinio de kelkaj homoj, la animo estas la principo de la organa materia vivo; ĝi ne havas ekzistadon propran kaj neniiĝas samtempe kiel la vivo: do, pura materialismo. En ĉi-tiu senco, kaj por komparo, ili diras, ke fendita instrumento, jam ne kapabla eligi sonojn, ne havas animon. Laŭ tiu opinio, la animo estas efiko, ne kaŭzo.
