Oni komprenas, ke, kun pli ol unu signifo, la vorto animo malakordas nek kun materialismo, nek kun panteismo. Spiritualisto mem povas tute bone kompreni animon laŭ iu ajn el la du unuaj difinoj, sen ia malutilo por la individua nemateria estulo, al kiu li donos alian nomon. Tiu vorto reprezentas do nenian ekskluzivan opinion: ĝi estas ia Proteo, kiun ĉiu alprenas laŭ sia plaĉo, kaj jen la fonto de tiom da diskutoj.

Oni ankaŭ forigus konfuzon, eĉ se estus uzata la vorto animo en la tri nomitaj okazoj, per la almeto de iu kvalita vorto, kiu precize difinus la vidpunkton, laŭ kiu ĝi estas rigardata, aŭ la uzon, kiun oni faras el ĝi. Tiu estus do ĝenerala vorto, kiu reprezentus, samtempe, la principon de la materia vivo, de la intelekto kaj de la moralo, kaj kies sencoj distingiĝus inter si per atributo, kiel, ekzemple, la gasoj distingiĝas unuj de aliaj per la aldono de vortoj: hidrogeno, oksigeno, nitrogeno k. a.

Oni povus do diri — kaj eble estus plej bone: la vivoanimo, por esprimi la principon de la materia vivo; la intelekta animo, por esprimi la intelektoprincipon; kaj la spirita animo

Ni kredis necese insisti pri ĉi-tiuj klarigoj, des pli, ĉar la spiritisma doktrino sin esence bazas sur la ekzisto, en ni, de iu estulo ne dependanta de la materio kaj postvivanta la korpon. Ĉar ni ofte uzados, en ĉi-tiu verko, la vorton animo, tial estis grave fiksi la signifon, kiun ni atribuas al ĝi, por ke okazu nenia miskompreno.

Ni alvenas nun al la ĉefa objekto de ĉi-tiu prepara instruado.

Kiel ĉiu nova afero, la spiritisma doktrino havas siajn adeptojn kaj siajn kontraŭulojn.

Ni provos respondi kelkajn kontraŭdirojn de ĉi-tiuj lastaj, ekzamenante la valoron de la motivoj, sur kiuj ili sin apogas; tamen ni ne arogas al ni esperi konvinki ĉiujn, ĉar multaj kredas, ke la lumo estas farita nur por ili. Ni turnas nin al la personoj bonvolemaj, sen antaŭe pretaj aŭ, spite ĉion, neŝanĝeblaj ideoj, sed sincere dezirantaj instruiĝi; al tiuj ni pruvos, ke la plimulto de la kontraŭdiraĵoj, prezentataj kontraŭ la spiritisma doktrino, originas de nekompleta observado kaj de tro rapida kaj senpripensa juĝo.



6 из 436