Por forigi ĉian konfuzon, oni devus limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la elekto ne gravas: la tuta demando estas interkompreniĝo, pure konvencia afero. Sajnas al ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni nomas animo la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus ian vorton por nomi tiun estulon.

Ĉe manko de aparta vorto por ĉiu el la du aliaj punktoj, ni nomas: Vivoprincipo la principon de la materia organa vivo, kia ajn estas ties origino, komunan al ĉiuj vivantaj estaĵoj, ekde la vegetaĵoj ĝis la homo. Ĉar povas esti vivo sen konsidero al pensokapablo, tial la vivoprincipo estas io distingiĝa kaj sendependa. La vorto vivipovo ne esprimus saman ideon. Unuj opinias, ke la vivoprincipo estas propreco de la materio, efiko okazanta tiam, kiam la materio troviĝas en iuj difinitaj cirkonstancoj; aliaj — kaj tiu-ĉi estas la plej ĝenerala ideo, — ke ĝi kuŝas en iu speciala, universe dissemita fluidaĵo, el kiu ĉiu estulo sorbas kaj asimilas ioman parton dum sia vivo, same kiel ni vidas la inertajn korpojn ensorbi lumon; ĝi estus do la vivofluidaĵo, kiu, laŭ iuj opinioj, estus neniu alia ol la elektra fluidaĵo vivigita, ankaŭ nomata magneta fluidaĵo, nerva fluidaĵo k. a.

Kiel ajn la afero estas, unu fakto ekzistas, kiu ne povus esti malakceptita, ĉar ĝi rezultas el observado, nome, ke la organaj estuloj havas en si ian forton, kiu naskas la fenomenon «vivo», dum tiu forto ekzistas; ke la materia vivo estas komuna al ĉiuj organaj estaĵoj, kaj ne dependas de intelekto aŭ de penso; ke intelekto kaj penso estas kapabloj de certaj organaj specoj; fine, ke el la organaj specoj, dotitaj per intelekto kaj penso, unu posedas specialan moralan senton, kiu havigas al ĝi nediskuteblan superecon antaŭ la ceteraj: la homa speco.



5 из 436