
Arthur Conan Doyle. La musgrava rito
ORIGINALA TITOLO: THE MUSGRAVE RITUAL
desegnaĵoj de Sidney Paget
el la angla tradukis Darold Booton
Anomalio kiu ofte imponis min pri la karaktero de mia amiko Ŝerloko Holmso estas tio, ke kvankam per siaj pensmetodoj li estis la plej ordema kaj plej metodika de la homaro, kaj kvankam ankaŭ li afektis certan malpompan formalecon de vestaĵoj, li estis des pli en siaj personaj kutimoj unu el la plej malnetaj uloj kiu iam frenezigis kunloĝanton. Ne ke mi mem tute ne estas konvencia tiarilate. La senordaj aferoj en Afganlando, aldone al mia natura bohemia dispozicio, farigis min pli sendisciplina ol estas deca al kuracisto. Sed ĉe mi estas limo, kaj kiam mi trovas viron, kiu tenis siajn cigarojn en la karbujo, sian tabakon en la antaŭo de persia pantoflo, kaj siajn nerespondatajn korespondaĵojn trapikitajn per poŝtranĉilo centre de sia ligna kamenbreto, tiam mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn. Mi ĉiam kredas, ankaŭ, ke pafilekzerco nepre devus esti subĉiela distraĵo; kaj kiam Holmso, en unu el siaj strangaj humoroj, sidadis en brakseĝo kun sia pistolo kaj cent Boksistaj kartoĉoj
Nian ĉambraron oni ĉiam plenigis per kemiaĵoj kaj krimaĵoj, kiuj kutime vagas en neprobablajn lokojn; kaj troviĝis en la buterujo aŭ eĉ en malpli agrablaj lokoj. Sed al mi liaj dokumentoj estas la granda kerno. Li timegis pri la detruado de dokumentoj, precipe tiuj alligitaj kun siaj pasintaj kazoj, kaj tamen unufoje dum unu-du jaroj li kolektis energion resumi kaj aranĝi ilin; ĉar, kiel mi iam menciis ie en ĉi tiuj senkoheraj rakontaĵoj, la eksplodo de pasia energio, kiam li efektivigis la rimarkindajn farojn alligitajn al sia nomo, sekviĝis per reagoj de letargio dum kiu li ripoze kuŝadis kun sia violono kaj siaj libroj, apenaŭ movante krom de sofo al tablo. Do monate post monato liaj dokumentoj kolektiĝis ĝis ĉiuj anguloj de la ĉambro plenpleniĝis per pakoj de manuskriptaĵoj, kiujn oni nepre ne bruligis, kaj neniu, krom la posedanto, rajtis formeti.
