
— Jen estas sufiĉe da kazoj, Vatsono, — diris li, petole okulumante al mi. — Mi opinias ke se vi konus ĉiujn, kiujn mi havas en ĉi tiu kofro, vi petus ke mi eltiru iujn anstataŭ ke enmetu aliajn.
— Ĉi tiuj estas registroj de viaj fruaj kazoj, ĉu? — mi demandis, — mi ofte deziris ke mi havas notojn pri tiuj kazoj.
— Jes, mia knabo, tiuj ĉi estis antaŭtempe faritaj, antaŭ ol mia biografo venis por glori min. — Li prenis pakon post pako per maniero tenera kaj karesema. — Ĉiuj ĉi ne estas sukcesaj, Vatsono, — diris li. — Sed estas interesigaj enigmoj inter ili. Jen la registro pri la Tarletonaj murdoj, kaj la kazo de Vambero, la vinvendisto, kaj la aventuro de la maljuna rusino, kaj la kurioza afero pri la aluminia lambastono, aldone al kompleta rakonto pri Rikoleto, la bulpiedulo, kaj lia abomeninda edzino. Kaj jen – ha, nu, estas vere iu iomete rara.
Li plonĝigis la brakon profunde en la kofron kaj elvenigis lignan kesteton kun tia glitanta kovrilo, kian oni uzas kiel infanan ludilujon. De ties interno li eltiris ĉifitan paperaĵon, malmodernan latunan ŝlosilon, lignan kejlon alligitan al bulo de ŝnuro, kaj tri malnovajn metalajn diskojn.
— Nu, mia knabo, kion vi deduktas el ĉi tiu aro? — li demandis, ridante pro mia esprimo.

