— Jes. Sed kial li interesiĝas pri ĉi tiu malnova familia kutimo nia, kaj kion signifas ĉi tiu galimatio?

— Mi ne opinias ke ne malfacile determini tion, — mi diris; — laŭ via permeso ni veturiĝos per la unua vagonaro al Susekso kaj esploros iomete pli profunde la aferon tie.

Saman posttagmezon ni ambaŭ estis ĉe Hurlstono. Eble vi jam vidis bildojn kaj legis priskribojn pri la fama malnova domo, do mi limigas mian raporton al tio, ke la domo estas L-forma – la longa brako estante la pli moderna, kaj la pli mallonga la antikva nukleo de kiu la alia kreskiĝis. Super la malalta peze linteligita pordo centre de la malnova parto oni ĉizis la daton 1607, sed spertuloj interkonsentas ke la traboj kaj lignaĵoj estas vere pli aĝaj. La grandegaj dikaj muroj kaj la etaj fenestroj igis la familion konstrui la novan alon, kaj la malnovan oni nun uzas kiel staplon kaj kelon, se iam uzata. Belega parko kun fajnaj malnovaj arboj ĉirkaŭas la domon, kaj la lago, menciita de mia kliento, estas apud la avenuo preskaŭ du cent metrojn for de la domo.

Mi jam firme konvinkiĝis, Vatsono, ke ne estas tri apartaj misteroj, sed nur unu, kaj ke se mi povus kompreni la Musgravan riton, mi povus teni per mia mano la ŝlosilon, kiu gvidos min al la solvo pri kaj ĉefservisto Bruntono kaj domservistino Hovelso. Al tiu do mi turnis ĉiujn miajn penadojn. Kial ĉi tiu servisto deziras majstri la malnovan formulon? Evidente ĉar li vidis en ĝi ian, kia eskapis ĉiujn generaciojn de la komparaj bienuloj, kaj de kia li esperis ian personan avantaĝon. Kion do ĝi estas, kaj kiel ĝi influis lian sorton?

Kiam mi legis la riton, al mi estis memklara, ke la mezuroj devas aludi iun lokon, kiun la cetero de la dokumento aludas, kaj se mi povas trovi tiun lokon, ni povas preskaŭ trovi tian, kian sekreton la praMusgravoj opiniis necese ke oni balzamu per tia kurioza maniero. Estas du komencpunktoj donitaj – kverko kaj ulmo. Rilate al la kverko ne estas iu ajn dubo. Ĝuste antaŭ la domo maldekstre de la alirvojo staris patriarko inter kverkarboj, unu el la plej grandiozaj arboj, kiun mi iam vidis.



12 из 20