— Ĝi estas iom absurda afero, ĉi tiu rito via, — mi respondis. — Sed ĝi almenaŭ estas pardoninde pro la antikveco. Jen la ekzemplero de la demandoj kaj respondoj se vi ŝatas ekzameni.

Li transdonis la paperon mem, kiun mi havas tie, Vatsono, kaj jen la stranga katekismo, al kiu devas ĉiu Musgravo cediĝi, kiam li majoritataĝas. Mi legos al vi la demandojn kaj la respondojn kiel ili tekstas.

— Kies estis ĝi?

— La foririnto.

— Kiu posedos?

— La venonto.

— Kiu monato?

— La sesa de la unua.

— Kie la suno?

— Super la kverko.

— Kie la ombro?

— Sub la ulmo.

— Kiel paŝita?

— Norden dekope kaj dekope, orienten kvinope kaj kvinope, suden duope kaj duope, okcidenten unope kaj unope, kaj suben.

— Kontraŭ kiom ni transdonos?

— Kontraŭ ĉiuj niaj.

— Kial ni transdonos?

— Pro la konfido.

— La originalo ne datiĝis, sed laŭ literumo estas de la deksepa jarcento. —  rimarkis Musgravo. — Mi timas ke ĝi povas helpi nur iomete pri la solvo de ĉi tiu enigmo.

"Almenaŭ ĝi transdonas alian misteron, kaj tiu eĉ pli interesa ol la unua," — mi diris. — Eble la solvo de unu estos la solvo de la alia. Pardonu min, Musgravo, se mi diras, ke via ĉefservisto ŝajnis al mi spritegulo kaj ke li havas pli klaran perceptivon ol dek generacioj de siaj mastroj."

— Mi apenaŭ sekvas vin, — diris Musgravo. — La papero ŝajnis al mi de ne praktika valoro.

— Sed al mi ŝajnas grandege praktika, kaj mi imagas ke Bruntono opinias same. Li eble jam vidis ĝin antaŭ ol vi kapte rimarkis lin.

— Estas tre eble. Ni ne klopodis kaŝi ĝin.

— Li nur deziris, mi imagas, refreŝigi la memoron je la lasta okazo. Li havis, laŭ mia kompreno, ian mapon aŭ similan, kian li komparis kun la manuskripto, kaj kiun li enpoŝigis kiam vi aperis.



11 из 20